Al la enhavo

Pri BAILIYAT

de MiMalamasLaAnglan, 2019-oktobro-05

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 21:19:06

Mi retserĉis ĝian nomon kaj trovis, ke ĝi iras/iris al aliaj forumoj.

https://lmddgtfy.net/?q=BAILIYAT

Ĉu iu scias, kiu estas BAILIYAT?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 08:03:16

Nu, ĝi estas efika spamilo.

Mi havas ideon. Iu el ni skribu al lernu.net pri ĝi. Ili povos forigi ĝin.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 10:42:18

Tiaj Bailyatoj aperas kelkfoje. Necesas kontroli, ke se oni citas aliulon, necesas aldoni proprajn vortojn.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 15:05:59

Zam_franca:Nu, ĝi estas efika spamilo.

Mi havas ideon. Iu el ni skribu al lernu.net pri ĝi. Ili povos forigi ĝin.
Mi jam skribis al ili pli ol unufoje kaj ne ricevis respondon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-30 14:24:37

La nova uzanto SKAYNI ŝajnas esti multe simila al BAILIYAT.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-30 19:53:16

Jes ja. Kaj ili ne estas solaj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-31 14:51:46

Zam_franca:Jes ja. Kaj ili ne estas solaj.
Kial la retejestroj ne respondas, kiam mi sendas retmesaĝojn al ili pri la robotoj?

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-novembro-21 04:33:47

Mi demandas min ĉu lernu! retadministracianoj eĉ ofte uzas Lernu!

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-21 14:44:09

Mi pensas, ke la mono elĉerpiĝis. Antaŭ kelkaj jaroj ili promesis al ni mesaĝilon. Kiam oni alklakis la butonon por iri al ĝi, oni vidis ĉi tiun tekston: "Ni tre bedaŭras, sed tiu ĉi modulo provizore ne funkcias. Ni ĵus lanĉis la novan version de lernu! kaj bedaŭrinde ne eblis tuj transpreni ĉiujn funkciojn de la malnova paĝaro. Ni iom post iom funkciigos ĉiujn mankantajn partojn ene de kelkaj monatoj. Ni tre esperas je via kompreno.".

Sed nenio vere plu okazis. Mi lastatempe rimarkis, ke tiu paĝo kun tiu klarigo entute malaperis...

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-21 19:19:20

robinvdv:Mi pensas, ke la mono elĉerpiĝis. Antaŭ kelkaj jaroj ili promesis al ni mesaĝilon. Kiam oni alklakis la butonon por iri al ĝi, oni vidis ĉi tiun tekston: "Ni tre bedaŭras, sed tiu ĉi modulo provizore ne funkcias. Ni ĵus lanĉis la novan version de lernu! kaj bedaŭrinde ne eblis tuj transpreni ĉiujn funkciojn de la malnova paĝaro. Ni iom post iom funkciigos ĉiujn mankantajn partojn ene de kelkaj monatoj. Ni tre esperas je via kompreno.".

Sed nenio vere plu okazis. Mi lastatempe rimarkis, ke tiu paĝo kun tiu klarigo entute malaperis...
Tio estas tre stranga. Iu devus skribi al la Lernu-estroj pri la mesaĝilo.

Reen al la supro