본문으로

Lingvo palaba - kio estas?

글쓴이: licx, 2007년 8월 23일

글: 5

언어: Esperanto

licx (프로필 보기) 2007년 8월 23일 오후 12:17:51

Mi trovis la nomon de tiu lingvo en la artikolo de Vikipedio pri la Pola...
sed ne ekzistas la artikolo kiu priskribas ĝin!

Vikipedio:Pola lingvo (język polski, polszczyzna) estas la plej ofte uzata okcidentslava lingvo (ene de tiu grupo estas kun lingvoj: ĉeĥa, slovaka, soraba kaj mortinta polaba)
Do mi iĝis scivolema.. Ĉu iu scias ion pri ĝi?

Antaŭdankon! okulumo.gif

Sxak (프로필 보기) 2007년 8월 23일 오후 12:28:14

Ĉu temas pri ĉeelba?
"Laba" en klkaj slavaj lingvoj estas nomo de la rivero kiu esperante nomiĝas Elbo
Do temas pri antikva slava popolo kiu antaŭe loĝis ĉe Elbo
Sed mi dubas ke tio estis UNU popolo kun UNU lingvo....

Pino (프로필 보기) 2007년 8월 23일 오후 5:28:51

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 8월 23일 오후 6:31:01

La polaba lingvo, nun jam mortinta, estis unu el la plej proksimaj parencoj de la pola lingvo.
Jen artikolo en la itala, sed, ĉar la plej plena priskribo estas en la pola, jen ĝi.

licx (프로필 보기) 2007년 8월 23일 오후 7:56:43

Nun mi rimarkas la artikolon!

Dankon al ĉiuj!

다시 위로