본문으로

Projekto Aŭdvide

글쓴이: Cyrill, 2012년 12월 22일

글: 124

언어: Esperanto

Cyrill (프로필 보기) 2018년 12월 31일 오후 12:56:28

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de la venonta jaro 2019 kaj donacas klasikan novjaran animaciaĵon "Kiam abioj ekbrilas".

opajpoaj (프로필 보기) 2018년 12월 31일 오후 5:14:54

Dankegon ! Korajn bondezirojn !

ninkatok123 (프로필 보기) 2019년 1월 8일 오전 7:35:10

Koran dankon!


livescore

Cyrill (프로필 보기) 2019년 2월 13일 오후 4:49:32

Projekto Aŭdvide prezentas klasikajn specimenojn de rusa kanta repertuaro fare de eminenta kantisto Leonid Ĥaritonov: faman popolan kanton "Glorinda maro" kaj "Kanton pri pulo" de Modest Musorgskij, laŭ "Faŭsto" de Goethe.

Cyrill (프로필 보기) 2019년 4월 30일 오후 1:27:53

Granda premiero en projekto Aŭdvide: Igor Iljinskij, "rusa aktoro de la 20-a jarcento", prezentas tutan galerion de roluloj en filmo "Malsamaj vizaĝoj" laŭ humuraj rakontoj de Anton Ĉeĥov.

Cyrill (프로필 보기) 2019년 5월 30일 오후 5:06:36

Hodiaŭ projekto Aŭdvide prezentas unikan peceton de la historio de kino -- mallongdaŭran filmon "Pomo", kiu aspektas kiel praparto de "Terminatoro".

Cyrill (프로필 보기) 2019년 6월 7일 오후 5:14:21

Omaĝe al la 220-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin projekto Aŭdvide prezentas filmon "Malgrandaj tragedioj" laŭ du dramverkoj el la samnoma ciklo de la poeto.

Cyrill (프로필 보기) 2019년 11월 30일 오후 7:29:02

Projekto Aŭdvide pludaŭras festi la 210-an jubileon de Aleksandr Puŝkin kaj prezentas animacian version de lia "Fabelo pri morta princino kaj sep herooj".

Cyrill (프로필 보기) 2019년 12월 14일 오후 5:35:43

Omaĝe al la venonta 160-jara jubileo de Zamenhof kaj la 210-jara jubileo de Nikolaj Gogol, projekto Aŭdvide prezentas brilan enscenigon de "La revizoro" kun subtekstoj laŭ la klasika traduko.

Cyrill (프로필 보기) 2019년 12월 20일 오후 2:53:23

Lige kun la premiero de la naŭa epizodo de "Stelaj militoj" projekto Aŭdvide invitas vin spekti impresan reprezentaĵon de unu el la kulminaj momentoj de la fama kinosagao.

다시 위로