Dekuvri
글쓴이: Terurĉjo, 2007년 10월 23일
글: 17
언어: Esperanto
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 10월 23일 오후 10:22:51
Tamen ĉiuj miaj serĉoj de la vorto en diversaj vortaroj, paperaj kaj retaj, finiĝis per nenio. Mi ne trovis la vorton.
Kion diros kaj konsilos niaj lernu!-spertuloj?
Daŭrigande la fadenon, mi volus demandi pri la diferenco inter du verboj: kovri kaj fermi, ĉar malaj iliaj formoj, nome malkovri kaj malfermi, ofte ŝajnas al mi egalaj.
Mi opinias, ke, kiam oni kovras ion, oni faras tion de-supre per iu kovrilo. Kiam oni fermas ion, tion oni faras kutime sen iu aparta ilo aŭ aĵo - oni fermas pordon, fenestron, ĉambron, sed oni kovras liton, kaserolon, libron.
Sed pordon oni ĉu malkovras aŭ malfermas? Novan mondon Kolumbo ĉu malkovris aŭ malfermis?
mnlg (프로필 보기) 2007년 10월 24일 오전 9:55:54
Mi ne estas spertulo, tamen laŭ mia imago, "fermado" rilatas al io kio antaŭkonstruiĝis por esti fermita; dum "kovrado" povas okazi tute nature.
Mi povas fermi la fenestron, tiel ke aero ne pasu. Fenestroj fariĝis por esti fermitaj. Tamen mi ne povas fermi truon en la muro; mi kovras aŭ ŝtopas ĝin.
Oni povas dum inaŭguro malkovri novan statuon, tiel ke oni vidu kio estas sub la tuko. Tamen oni ne povas malfermi ĝin, krom se ĝi estas sarkofago
white knight (프로필 보기) 2007년 10월 24일 오후 1:37:03
Sed pordon oni ĉu malkovras aŭ malfermas? Novan mondon Kolumbo ĉu malkovris aŭ malfermis?Oni povas fermi kaj malfermi pordon, sed ne malkovri.
Kaj Kolumbo nek malkovris nek malfermis la "Nova(n) Mondo(n)" sed li eltrovis ĝin.
white knight (프로필 보기) 2007년 10월 25일 오전 8:43:00
Legante, mi renkontadas en libroj la verbon "dekuvri", kiun oni rekomendas uzi anstataŭ la verbon "malkovri". Ŝajne, ke tiu "dekuvri" estas neologismo.Eble iun francon kreiis tion vorton. (découvrir)
Matthieu (프로필 보기) 2007년 10월 25일 오전 9:38:16
white knight:Pensi –› elpensi, trovi –› eltrovi. Vi certe pravas, tio estas logika.Sed pordon oni ĉu malkovras aŭ malfermas? Novan mondon Kolumbo ĉu malkovris aŭ malfermis?Oni povas fermi kaj malfermi pordon, sed ne malkovri.
Kaj Kolumbo nek malkovris nek malfermis la "Nova(n) Mondo(n)" sed li eltrovis ĝin.
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 10월 25일 오후 10:21:27
mnlg:Hej!Улыбнуло - Min tio ridetigis.
Mi ne estas spertulo.
Malgraŭ tio, ke la forumo estas en Esperanto, min interesas, kion diras viaj naciaj lingvoj pri tio, kion faris Kolumbo, serĉante kaj trovinte Amerikon, ĉar en la mia li nome malkovris (malfermis?) ĝin.
Открытие Америки-Malkovro de Ameriko
mnlg (프로필 보기) 2007년 10월 26일 오전 6:52:25
Terurĉjo:Malgraŭ tio, ke la forumo estas en Esperanto, min interesas, kion diras viaj naciaj lingvoj pri tio, kion faris Kolumbo, serĉante kaj trovinte Amerikon, ĉar en la mia li nome malkovris (malfermis?) ĝin.Jes, ankaŭ en la itala. Kaj pro tio ke li (verŝajne) estis itala, ĉu tiu traduko fariĝu nepra?
Mielo (프로필 보기) 2007년 10월 26일 오후 6:03:53
mnlg:Ankaŭ en la hungara. Li estis malkovrinto. Kvankam, mi nun legis en mia vortaro: ke li estis "eltrovinto de Ameriko."Terurĉjo:Malgraŭ tio, ke la forumo estas en Esperanto, min interesas, kion diras viaj naciaj lingvoj pri tio, kion faris Kolumbo, serĉante kaj trovinte Amerikon, ĉar en la mia li nome malkovris (malfermis?) ĝin.Jes, ankaŭ en la itala. Kaj pro tio ke li (verŝajne) estis itala, ĉu tiu traduko fariĝu nepra?
Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 10월 26일 오후 11:05:50
Sed fakte li trovis ne Hindion, sed novan, ankoraŭ ne sciatan parton de la mondo, kiun nur post la morto de Kolumbo oni nomis Ameriko.
Do, kion Kolumbo eltrovis?
mnlg (프로필 보기) 2007년 10월 27일 오후 6:38:33
Terurĉjo:Do, kion Kolumbo eltrovis?Landon.