본문으로

La bona mondo

글쓴이: rosto, 2007년 11월 24일

글: 14

언어: Esperanto

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 12월 4일 오후 8:07:44

rosto:En la bona mondo homo interesiĝas pri tio, pri kio li aŭ ŝi volas, pri Markso, pri Evangelio, pri Esperanto, pri Bhagavad Gita, aŭ io, kaj aliaj homoj ne kurbe ridetas pri tio.
Tre serioze kaj senmoke: ĉu nuntempa Rusio?

rosto (프로필 보기) 2007년 12월 5일 오후 2:20:37

Nu, toleremo pri alia vidpunkto pligrandas tutmonde, ne nur en Rusio. Se en Rusio homoj fariĝis pli toleremaj, tio estas tutmonda procezo. Rusio ja estas ero de la nuntempa mondo. Toleremo estas tia parto de bona mondo, kiun mi povas kaj devas havi.

Matilda 69 (프로필 보기) 2007년 12월 6일 오전 8:19:10

white knight:
Nu, mi pensas, ke kristianismo kaj komunismo estas la sama.
La "bona Dio" neniam forlasas bonan komuniston.
rideto.gif
Mi ne pensas ke kristianismo kaj komunismo estas la sama afero: mi pensas ke la idealoj de franca revolucio ne estas ankoraŭ plenkompletigitaj: loke ni havas liberecon, kaj ni ne prizorgas pri egaleco; aliloke ni havas egalecon, sed ne liberecon...
eble nun ni devas atingi fratecon!!!
Frateco povas kunmeti harmonie liberecon kaj egalecon sed... frateco estas evangelia idealo, egaleco estas komunisma idealo kaj libereco estas liberisma idealo.

Nur amo povas doni bonan mondon

manu_fr (프로필 보기) 2007년 12월 6일 오전 10:06:49

Matilda 69:... frateco estas evangelia idealo, egaleco estas komunisma idealo kaj libereco estas liberisma idealo.

Nur amo povas doni bonan mondon
Mi tute konsentas ! En kelkaj vortoj, vi mirinde resumis mian propran vidpunkton !

Dankon kaj gratulon !

sal.gif

Manu

다시 위로