본문으로

"en" aŭ "al"

글쓴이: Pupeno, 2007년 12월 24일

글: 4

언어: Esperanto

Pupeno (프로필 보기) 2007년 12월 24일 오후 7:49:57

Saluton,

Mi legas libron "Teach yourself Esperanto" de Cresswell aŭ Hartley. Ĝi diras ke "Ne iru en la ĝardeno" kaj mi pensas ke "Ne iru al la ĝardeno" estas pli bona (tradukas "Don't go into the garden"). Ĉu estas mi korekta?

Dankon.

novatago (프로필 보기) 2007년 12월 24일 오후 8:36:00

Pupeno:Saluton,

Mi legas libron "Teach yourself Esperanto" de Cresswell aŭ Hartley. Ĝi diras ke "Ne iru en la ĝardeno" kaj mi pensas ke "Ne iru al la ĝardeno" estas pli bona (tradukas "Don't go into the garden"). Ĉu estas mi korekta?

Dankon.
Fakte, la du frazoj estas bone kvankam en la unua ni devas uzi la akuzativon:
"Ne iru en la ĝardenon" = "Don't go into the garden" (pri la uzo de la akuzativo en tiu ĉi frazo rigardu tien ĉi ĉe la punkto 10.2.4.2).

La dua signifas:
"Ne iru al la ĝardeno" = "Don't go to the garden"

En la unua oni ne povas eniri en la ĝardeno sed ni povus iri proksime. En la dua ni povas iri al tie neniel. Nek en, nek proksime.

Ĝis, Novatago

Pupeno (프로필 보기) 2007년 12월 24일 오후 9:14:35

Dankon.

La libro uzas akusativon en tio fraze, mi forgesis ĝin.

sergejm (프로필 보기) 2007년 12월 25일 오전 5:59:48

La libro uzas akuzativon en tiu frazotiufraze

다시 위로