본문으로

"Ĉe" aŭ "per"

글쓴이: Junpe, 2015년 12월 26일

글: 4

언어: Esperanto

Junpe (프로필 보기) 2015년 12월 26일 오전 10:49:32

Elekto inter rolvortetoj aŭ prepozicioj estas la plej malfacila, kiam temas pri Esperanto, mi opinias. Ĉu la signifoj de la sekvantaj frazoj malsimilas unu
la alian?:

Oni kuiras manĝaĵon ĉe fajro.
Oni kuiras manĝaĵon per fajro.
Manĝaĵo kuiriĝas ĉe fajro.
Manĝaĵo kuiriĝas per fajro.

opalo (프로필 보기) 2015년 12월 26일 오후 3:34:55

La vorto ĉe montras la lokon, sed la vorto per montras la ilon aktivan, aŭ la aĵon uzatan centre dum konscia ago.

Ĉiuj viaj frazoj pravas. La diferencoj estas nur nuancoj.

Kontraŭe: oni segas per segilo, sed ne segas per stablo, eĉ se oni ĉiam segas ĉe stablo, ĉar la stablo ne estas centra elemento de la ago. (Tamen miaopinie segas per stablo kaj segilo estas akceptebla, ĉar almenaŭ unu elemento estas rekta ilo.)

Aldone, oni diras Mi sidas en seĝo sed ne Mi sidas per seĝo, ĉar sidado estas simila al stato, ne okupo kiu bezonas atenton. Komparu kun Mi stariĝis per bastono kaj Mi trankviligis min per muziko.

Junpe (프로필 보기) 2015년 12월 27일 오전 7:22:21

opalo:La vorto ĉe montras la lokon, sed la vorto per montras la ilon aktivan, aŭ la aĵon uzatan centre dum konscia ago.

Ĉiuj viaj frazoj pravas. La diferencoj estas nur nuancoj.

Kontraŭe: oni segas per segilo, sed ne segas per stablo, eĉ se oni ĉiam segas ĉe stablo, ĉar la stablo ne estas centra elemento de la ago. (Tamen miaopinie segas per stablo kaj segilo estas akceptebla, ĉar almenaŭ unu elemento estas rekta ilo.)

Aldone, oni diras Mi sidas en seĝo sed ne Mi sidas per seĝo, ĉar sidado estas simila al stato, ne okupo kiu bezonas atenton. Komparu kun Mi stariĝis per bastono kaj Mi trankviligis min per muziko.
La diferenco inter lokaj rolvortetoj kaj "per" interesas. Koran dankon! Mi nun komprenas ankaŭ la nuancojn inter miaj frazoj.

kvarelcentenorvega (프로필 보기) 2020년 8월 20일 오전 2:00:56

Junpe:Elekto inter rolvortetoj aŭ prepozicioj estas la plej malfacila, kiam temas pri Esperanto, mi opinias. Ĉu la signifoj de la sekvantaj frazoj malsimilas unu
la alian?:

Oni kuiras manĝaĵon ĉe fajro.
Oni kuiras manĝaĵon per fajro.
Manĝaĵo kuiriĝas ĉe fajro.
Manĝaĵo kuiriĝas per fajro.
``ĉe`` estas vorto eja, ``per`` estas vorto ila.

다시 위로