본문으로

Ĉina esperantisto akceptita kiel kandidato de volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj

글쓴이: bluacxielo, 2008년 3월 5일

글: 1

언어: Esperanto

bluacxielo (프로필 보기) 2008년 3월 5일 오후 10:46:45

Zhong Sheng, 52-jara esperantisto el Jianĝi-provinco en orienta Ĉinio, elektitĝis kiel kandidato de volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Li anoncis Esperanton kiel sian serv-lingvon por la kandidatiĝo. Se oni elektis lin kiel volontulon, li servos en la sportejo de Skermado. Ĉinaj esperantistoj preparas lanĉi projekton "Olimpikaj Hejmoj en Pekino por Esperantistoj tra la Mondo" por provizi malmultekostan loĝejon por alilandaj esperantistoj.

다시 위로