본문으로

Kio voli diri "numeto"?

글쓴이: Foreverautumn, 2008년 4월 9일

글: 8

언어: Esperanto

Foreverautumn (프로필 보기) 2008년 4월 9일 오전 4:28:54

Saluton, ĉies!

Mi estas havanta malfacilaĵo. Mi ne povas trovi angla traduko por la vorto "numeto." Ĉu iu povas min helpi?

Ekzemple: "Se antaŭ foriro numeto sopira
Vin tuŝos - facile forgesu pri ĝi"

Dankon!

RiotNrrd (프로필 보기) 2008년 4월 9일 오전 5:27:05

Numetoj estas malgrandaj "numoj". Sed, mi ne scias tion, kio "numo" estas.

La vorto estas en nek la Lernu! vortaro nek mia libra vortaro (la Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento). Mi ankaŭ ne povas dedukti la signifon el via ekzemplo.

Ĉu vi certas ke la vorto, kiun vi volas koni, estas "numeto" kaj ne alia simila vorto?

sergejm (프로필 보기) 2008년 4월 9일 오전 5:33:43

Foreverautumn:Saluton, ĉies!

Mi havas malfacilaĵon. Mi ne povas trovi anglan tradukon por la vorto "numeto." Ĉu iu povas min helpi?

Ekzemple: "Se antaŭ foriro numeto sopira
Vin tuŝos - facile forgesu pri ĝi"

Dankon!
Ĉu vi(aŭ iu alia) aŭdis ĉi tion voĉe, kaj erare skribis?
Verŝajne estas mistajpo kaj devas esti "nubeto" - "small cloud" (mi ne scias kiel diri angle per unu vorto).

Miland (프로필 보기) 2008년 4월 9일 오전 10:02:19

Jen la kunteksto:

http://www.ikso.net/kantaro/reva_vojaĝo

Eble la kantata versio, se vi povos trovi ĝin, montros la sonon de la ĝusta vorto.

sergejm (프로필 보기) 2008년 4월 9일 오전 10:18:52

korekta ligo estas kun apartaj g x ne ĝ
(mi ne scias kiel enkonduki ĝin ĉi tie)

Ankaŭ en teksto de kanto "Moskvo" de la sama paĝaro (kaj de la sama KD Amu min "Ĵomart’s Studio” (Svedio), 2003) estas "fiĉa osto" anstataŭ "fiŝa osto".

Ligoj al la kantoj:
http://www.jomart.net/kantoj/Demo/Reva_vojag xoDemo.mp3
http://www.jomart.net/kantoj/Demo/Moskvo_Demo.mp3
sed bedaŭrinde sen la fino.

sergejm (프로필 보기) 2008년 4월 9일 오전 11:59:30

Ĉe musicexpress estas la plena kanto (ankaŭ en la ligo vi devas ne ŝanĝi j x, s x, g x al ĵ, ŝ, ĝ).
[url=http://www.musicexpress.com.br/Artistas/Ĵomart%20e%20Nataŝa/Amu%20Min/Reva%20Vojaĝo.mp3]http://www.musicexpress.com.br/Artistas/Ĵomart%...[/url]
Kaj mi aŭdas "nubeto sopira".
Sed pli frue Nataŝa kantas "en ĝuja parol'" anstaŭ "en ĝua parol'".

Foreverautumn (프로필 보기) 2008년 4월 10일 오전 2:53:20

RiotNrrd:Numetoj estas malgrandaj "numoj". Sed, mi ne scias tion, kio "numo" estas.

La vorto estas en nek la Lernu! vortaro nek mia libra vortaro (la Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento). Mi ankaŭ ne povas dedukti la signifon el via ekzemplo.

Ĉu vi certas ke la vorto, kiun vi volas koni, estas "numeto" kaj ne alia simila vorto?
Bona demando. Mi akiris la tekstojn el la ttt-ejo Miland menciis, kaj tiu estas kiel mi trovis tion vorton. La ttt-ejo ja diras "numeton."

Mi aŭskultis la tekstojn pli proksime hodiaŭ, kaj mi opinias Sergejm estas eble ĝusta. Mi opinias la efektiva vorto en la kanto estas eble "nubeto" kaj ne "numeto." La tekstoj en la ttt-ejo estas eble eraro, kiel li mencias. Ĝi ne estus la unua fojo por tio.

Donkon, ĉies, por via envido kaj via helpo.

Foreverautumn

Urho (프로필 보기) 2008년 4월 13일 오후 1:43:53

RiotNrrd:Numetoj estas malgrandaj "numoj". Sed, mi ne scias tion, kio "numo" estas.
La vorto "Numo" estas almenaŭ la vira persona nomo.

bv. vidi http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantaj_personaj_n...

다시 위로