본문으로

Akva enigmo

글쓴이: Miland, 2008년 5월 18일

글: 5

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 18일 오후 4:09:16

Imagu (aŭ starigu!) vico de dek glasoj. La unua duono, kvin glasoj, estas plena de akvo. La aliaj estas malplena. Tio estas ke, se A estas plena glaso, kaj B estas malplena glaso, oni havas la skemon AAAAABBBBB.
Oni celas vicon de alternante plenajn kaj malplenaj glasojn, tio estas la skemo ABABABABAB.

Kiom da glasoj, minimume, devas oni movi por atingi la celon?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filu (프로필 보기) 2008년 5월 18일 오후 5:39:51

kvar

sergejm (프로필 보기) 2008년 5월 19일 오전 6:54:26

Oni devas movi du parojn da glasoj

Frankp (프로필 보기) 2008년 5월 19일 오전 10:35:08

Du galsoj oni devas movi.
1. movu glaso numero 2 sup glason numero 7.
Malplenigu glaso numero 2 en galson numero 7. Glaso numero 2 estas nun malplena kaj glaso numero 7 estas plena.
Restarigu glaso numero 2.

Nun vi povas vidi ABAAABABBB.

2. Movu glaso numero 4 sup glaso numero 9.
Malplenigu glaso numero 4 en galson numero 9. Restarigu glaso numero 4.

Nun vi povas vidi ABABABABAB.

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 19일 오전 10:58:42

Frankp:Du galsoj oni devas movi
Gratulon! Vi pravas. Vi gajnas la verdan stelon:

*

다시 위로