본문으로

Kial Lernu uzas i-formon de verboj en butonoj anstataŭ u-formon?

글쓴이: Metsis, 2018년 6월 18일

글: 5

언어: Esperanto

Metsis (프로필 보기) 2018년 6월 18일 오전 10:47:18

Vidu temon. Ekzemploj estas "Ensaluti", "Sendi", "Nuligi" anstataŭ "Ensalutu", "Sendu", "Nuligu".

mimoprobegal (프로필 보기) 2018년 6월 18일 오후 4:13:20

Metsis:Vidu temon. Ekzemploj estas "Ensaluti", "Sendi", "Nuligi" anstataŭ "Ensalutu", "Sendu", "Nuligu".
Putin kulpas

en rusa lingvo oni ofte uzas infinitivon kiel aŭ anstataŭ imperativon

Bert (프로필 보기) 2018년 6월 19일 오전 1:07:59

Kial uzi u-formon. Butono ne petas aŭ ordonas. Ĝi nur diras kio posto okazos.
Ankaŭ en la angla, germana kaj franca oni uzas la i-formon
Venu lerni en http://gresillon.org

mimoprobegal (프로필 보기) 2018년 6월 19일 오전 3:44:15

evidente ja estas, ke i-formoj estas mallongigoj

anstataŭ rektajn krudajn ordonojn Lernu! aplikas pli ĝentilajn, sed mallongajn petojn:
(bonvolu) ensaluti
(bonvolu) sendi
(bonvolu) nuligi

tiel mi vidas

Metsis (프로필 보기) 2018년 6월 25일 오후 12:40:34

Bert:Kial uzi u-formon. Butono ne petas aŭ ordonas. Ĝi nur diras kio posto okazos.
Ankaŭ en la angla, germana kaj franca oni uzas la i-formon
Venu lerni en http://gresillon.org
Por komputilaj fanatikuloj kiel mi estas tute nature, ke butono petas aŭ ordonas. En la angla oni ĝenerale ne povas distingi, ĉu temas pri i- aŭ u-formo (send kontraŭ send).

Mi ne komprenas, kion vi signifas kun ligilo al Gresillon. Notu, ke sur la frontpaĝo estas butono kun teksto "sendu".

mimoprobegal:evidente ja estas, ke i-formoj estas mallongigoj

anstataŭ rektajn krudajn ordonojn Lernu! aplikas pli ĝentilajn, sed mallongajn petojn:
(bonvolu) ensaluti
(bonvolu) sendi
(bonvolu) nuligi

tiel mi vidas
Ĉi tio ŝajnas dependi de denaska lingvo de parolanto. En mia denaska lingvo oni uzas u-formon kaj ĉi tia uzo ne estas konsiderata kruda sed neŭtrala. Kruda estus "Sendu, idioto!" aŭ alie nomaĉi. Uzo de i-formo estus stranga, kiel konstato, ke la sistemo faras ion, ne voko al ago de la parto de uzanto..

다시 위로