본문으로

cxu estas reguloj por facile memori seksojn de la germanaj substantivoj?

글쓴이: 呼格吉勒图, 2018년 10월 29일

글: 6

언어: Esperanto

呼格吉勒图 (프로필 보기) 2018년 10월 29일 오전 10:59:02

mi ĵur eklernis la germanan kaj mi sciiĝis ke la seksojn de la substantivoj de la germana estas ne regulaj kio igas ilin malfacile memori. Ekzemple 'knabino' en la germana estas neŭtra aŭ senseksa kio estas tre stranga por mi.
Ĉu estas reguloj pri la seksoj de substantivoj?

sergejm (프로필 보기) 2018년 10월 29일 오후 4:11:33

Memoru substanivojn kun artikolo: das Mädchen

nornen (프로필 보기) 2018년 10월 29일 오후 6:38:43

Verŝajne la plej taŭga metodo estas tiu menciita de sergejm.

Aliaj aspektoj:
La genro de germana vorto dependas nur de ĝia lasta morfemo. Ekz la diminutivaj morfemoj "chen" kaj "lein" estas neŭtraj. Tial Mädchen (< Magd + chen) estas neŭtra, kvankam Magd estas ina.
Tiu fakto, povas helpi foje por "diveni" la genron de germana vorto.
Ekz la deriva morfemo "ung" estas ina. Tial Zeitung, Lesung, Hinderung, ktp estas ĉiuj inaj. Tamen ekzemple Sprung estas vira, ĉar ĉi-tie ung ne estas morfemo, sed parto de la radiko (Sprung < springen).
Ankaŭ virinaj estas heit, keit, schaft, ktp.
La aganta morfemo "er" estas vira, tial Lehrer, Schüler, Schlosser estas ĉiuj viraj.
La ina (!) morfemo "in" estas ina, tial Lehrerin, Schülerin, Schlosserin estas ĉiuj inaj.
La substantivigitaj infinitivoj estas ĉiam neŭtraj: das Lesen, das Schreiben, das Essen.

Sume: Ĉe unumorfemaj vortoj tute ne eblas diveni iliajn genrojn. Ĉe plurmorfemaj vortoj, suficas scii la genron de la lasta morfemo.


Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz = Rind-fleisch-etikett-ier-ung-s-über-wach-ung-s-auf-gabe-n-über-trag-ung-s-gesetz. Ĉar Gesetz estas neŭtra, la tuta vorto estas neŭtra.

Atentu: Kelke da substantivoj deklinacias kiel adjektivoj, ekz Beamter, Verwandter. Samkiel ĉe la adjektivoj, ilia deklinacio dependas de difineco: ein Verwandter, der Verwandte; eine Verwandte, die Verwandte.


Atentu 2: Kelke da substantivoj ekzistas plurfoje kun malsamaj genroj kaj malsamaj signifoj. Ekz "der Bauer" signifas "agrokulturisto", sed "das Bauer" signifas "birdkaĝo". Ekz "das Koppel" signifas "larĝa zono", sed "die Koppel" signifas "paŝtejo".

nornen (프로필 보기) 2018년 10월 30일 오후 3:58:46

呼格吉勒图:mi ĵur eklernis la germanan ...
Se vi havas dubojn aŭ demandojn pri la germana, bonvole neniam hezitu demandi ĉi-forume. Mi instruadis dum jaroj la germanan (ĉefe al hispanparolantoj kaj kekĉiparolantoj) kaj ĉiam volonte kaj ĝoje helpos.

Viel Erfolg und Spaß beim Lernen!

呼格吉勒图 (프로필 보기) 2018년 10월 30일 오후 11:59:55

nornen:
呼格吉勒图:mi ĵur eklernis la germanan ...
Se vi havas dubojn aŭ demandojn pri la germana, bonvole neniam hezitu demandi ĉi-forume. Mi instruadis dum jaroj la germanan (ĉefe al hispanparolantoj kaj kekĉiparolantoj) kaj ĉiam volonte kaj ĝoje helpos.

Viel Erfolg und Spaß beim Lernen!
Dankon ,mia kara amiko !
Kiel afabla kaj talenta vi estas !
Kiom da lingvoj vi povas paroli ?

Mi uzis la interretan tradukilon por traduki "Viel Erfolg und Spaß beim Lernen", kiu signifas "a lot of success and fun in learning",ĉu pravas ?
Mi en ĉinujo ne povas uzi iujn ajn aplikojn de Google kiu estas tute blokita de tiu komunisma registaro (pardonu al mi ke mi ne volas diri pri iuj ajn aferoj pri politiko) ,kaj mi nur uzas unu ĉina indiĝena tradukilo pri kiu mi ne povas scii ke ĉu pravas aŭ ne.

Dankon, kara nornen !

nornen (프로필 보기) 2018년 10월 31일 오후 8:28:38

Kara 呼格吉勒图,

Mi parolas flue la hispanan, la germanan, la kekĉian kaj la anglan. Mi havas malprofundajn konerojn pri pliaj lingvoj.

La tradukilo, kiun vi uzis, tute ĝuste angligis mian afiŝon!

Do, se vi havas dubojn aŭ demandojn pri la germana, simple afiŝu ilin.
頑張って

다시 위로