본문으로

Kio vi estas?

글쓴이: StefKo, 2018년 12월 17일

글: 1

언어: Esperanto

StefKo (프로필 보기) 2018년 12월 17일 오후 1:08:47

TTT-ejo lernu! estas kiel insulo elmergita el oceano sur kiu volviĝas vivo.
Sur tia insulo iuj estaĵoj aperas kaj forpereas kiel transflugaj birdoj – ili ne trovas ĉi tie vivkondiĉojn kaj eblecon realigi siajn celojn. Aliaj – hejmiĝas por iom da tempo kaj post kelka tempo, kiel arbustoj, pro ia kialo, foriras de tiu loko. Ankoraŭ aliaj – enradikiĝas kiel arboj. Ĉi tiuj restas, daŭras, ĉerpas el tiu insulo kaj ankaŭ donas iajn utilojn al la insulo, al aliaj estaĵoj.
Ni, uzantoj de lernu!, estas similaj al ĉi tiuj estaĵoj. Do kio vi estas kaj kio vi volus estiĝi?

1. Arbo radikita
2. Arbusto momenta
3. Birdo transfluga

다시 위로