본문으로

Kultestro

글쓴이: Miland, 2008년 6월 19일

글: 9

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 19일 오후 6:07:55

La Kultestro "Suno Luno la Unuo" anoncis "Estas tro de materialismo en Nord-Ameriko, do mi faros miraklon. Morgaŭ mi piediros sur la Hudson riveron, ne uzante flosilon, nek ligita al iu ajn flosanta, fluganta aŭ fiksita." Kaj li plenumis sian promeson! Kiel?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo.

NORDULINO (프로필 보기) 2008년 6월 20일 오전 11:03:52

Kaj li plenumis lian promeson!
Kies? demando.gif

Systemfehler (프로필 보기) 2008년 6월 20일 오전 11:16:40

Eble li uzis skafandro kaj zono de plumbo kaj piediris sur la fundo de riverso rideto.gif
Li ne diris, ke li piediris sur (aŭ super) la rivero.

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 20일 오후 1:52:51

NORDULINO:
Kaj li plenumis lian promeson!
Kies? demando.gif
Sian -dankon, korektita

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 20일 오후 1:54:15

Systemfehler:Eble li uzis skafandro kaj zono de plumbo kaj piediris sur la fundo de riverso rideto.gif
Li ne diris, ke li piediris sur (aŭ super) la rivero.
Dankon, mi korektis la prepozicion al sur!

jan aleksan (프로필 보기) 2008년 6월 20일 오후 3:05:38

li atendas la vintron, kiam la akvo frostas

Filu (프로필 보기) 2008년 6월 20일 오후 5:47:38

Miland:La Kultestro "Suno Luno la Unuo" anoncis "Estas tro de materialismo en Nord-Ameriko, do mi faros miraklon. Morgaŭ mi piediros sur la Hudson riveron, ne uzante flosilon, nek ligita al iu ajn flosanta, fluganta aŭ fiksita." Kaj li plenumis sian promeson! Kiel?
Facilege! Li faris ja miraklon antaŭ la mirigaj okuloj de ĉeestantoj kaj sukcese kontraŭis la troan materialismon nordamerikan! rideto.gif

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 20일 오후 5:50:01

jan aleksan:li atendas la vintron, kiam la akvo frostas
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas le verdan stelon:

*

Miland (프로필 보기) 2008년 6월 20일 오후 5:59:40

Filu:
Miland:La Kultestro "Suno Luno la Unuo" anoncis "Estas tro de materialismo en Nord-Ameriko, do mi faros miraklon....
Facilege! Li faris ja miraklon rideto.gif
Li estas kultestro, tial trompemulo, do mi dubas ĉu li povus fari veran miraklon.

다시 위로