본문으로

Kion bezonus esperantlingva lando?

글쓴이: MiMalamasLaAnglan, 2019년 11월 23일

글: 11

언어: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (프로필 보기) 2019년 11월 23일 오후 10:22:17

(Kompreneble, krom teron)

Estus interese skribi leĝojn por esperantlingva lando. Kiel funkcius la registraro? Tio aparte interesus, pro manko de tero. Ni skribu konstitucion!

Kion alian bezonus la sentera lando? Kiel ĝi nomiĝus? Senterio?

LM59650 (프로필 보기) 2019년 11월 24일 오전 8:30:36

"Parolando".
Ĉu vi legis la romanoj de Philip Jose Farmer, pri Rivermondo ?

StefKo (프로필 보기) 2019년 11월 24일 오전 9:43:56

MiMalamasLaAnglan:(Kompreneble, krom teron)
(...)
Kiel ĝi nomiĝus? Senterio?
Esperio

Jxusteno (프로필 보기) 2019년 11월 24일 오후 8:52:07

"La Konstutucio de Esperantujo":
La unua ĉapitro, parto n-ro 1:
1) Esperantujo estas absoluta monarĥio, kie regas Lia Esperantujestra Moŝto. La Esperantujestro estas elektata fare de la Komitato de Piuloj (konsistas el cent anoj). La novaj anoj de la Komitato estas elektataj per voĉdonado. En la voĉdonado povas partopreni nur la Komitatanoj. Lia Esperantujestra Moŝto eksigendas, se Lia Esperantujestra Moŝto murdis, malvirgigis, ŝtelis, kabeis, provis tuŝi la Fundamenton de Esperanto aŭ faris aliajn similajn agojn.
2) Esperantujo estas regno de Esperantistoj. Ĉiu homo, scianta la lingvon Esperanto povas enmigri en Esperantujon kaj post kiam li ĵuros je sia fideleco al la Fundamento de Esperanto, li povas iĝi civitano de Esperantujo. Krom esperatistoj la civitanecon de Esperantujo povas ricevi la neespetantismoj, apartenantaj al la jenaj kategorioj:
a) La nematura infano de Esperantisto.
b) La edzo aŭ edzino de esperantisto.
c) La patro kaj patrino de esperantisto kaj aliaj liaj prauloj (avoj, avinoj, praavoj, praavinoj k. t. p.)
ĉ) La persono, kiu ne estas kapabla ellerni Esperanton pro iu malsano. Ekzemple, la denaska surdulo povas ricevi la civitanecon, se li pri tio petas la Komitaton de Piuloj.
La esperantisto seniĝas je sia Esperantuja civitaneco, se li esprimas malamikan rilaton al Esperanto aŭ al la Fundamento de Esperanto, tamen la personoj, ricevintaj la civitanecon pro sia parenceco kun li, ne seniĝas je sia civitaneco. Se homo iĝis Esperantujestro aŭ ano de la Komitato, li ne plu estas rigardata, kiel civitano, sed kiel ano de la registaro.
La anoj de la Komitato de Piuloj povas doni la civitanecon kaj senigi je ĝi. Alia(j) civitaneco(j) de civitano de Esperantujo ne estas agnoskataj fare de la Registaro
3) La lingvo de la oficialaj dokumentoj de la Komitato de Piuloj estas Esperanto. En ĉiuj gazetoj, eldonataj fare de la Komitato de Piuloj estas uzata nur Esperanto.
4) Esperantujo havas sian apartan interreton, kie estas uzata preskaŭ nur Esperanto.

Metsis (프로필 보기) 2019년 11월 25일 오전 8:18:00

🤣

Frano (프로필 보기) 2019년 11월 25일 오전 9:00:49

Jxusteno:"La Konstutucio de Esperantujo"
Oficialaj festotagoj:
14-a de marto - Pi-tago
26-a de julio - UL-tago
15-a de decembro - Z-tago

Altebrilas (프로필 보기) 2019년 11월 25일 오후 5:44:54

Vi preteratentis la financajn aspektojn...

MiMalamasLaAnglan (프로필 보기) 2019년 11월 27일 오후 4:16:23

Jxusteno:"La Konstutucio de Esperantujo":
La unua ĉapitro, parto n-ro 1:
1) Esperantujo estas absoluta monarĥio, kie regas Lia Esperantujestra Moŝto. La Esperantujestro estas elektata fare de la Komitato de Piuloj (konsistas el cent anoj). La novaj anoj de la Komitato estas elektataj per voĉdonado. En la voĉdonado povas partopreni nur la Komitatanoj. Lia Esperantujestra Moŝto eksigendas, se Lia Esperantujestra Moŝto murdis, malvirgigis, ŝtelis, kabeis, provis tuŝi la Fundamenton de Esperanto aŭ faris aliajn similajn agojn.
2) Esperantujo estas regno de Esperantistoj. Ĉiu homo, scianta la lingvon Esperanto povas enmigri en Esperantujon kaj post kiam li ĵuros je sia fideleco al la Fundamento de Esperanto, li povas iĝi civitano de Esperantujo. Krom esperatistoj la civitanecon de Esperantujo povas ricevi la neespetantismoj, apartenantaj al la jenaj kategorioj:
a) La nematura infano de Esperantisto.
b) La edzo aŭ edzino de esperantisto.
c) La patro kaj patrino de esperantisto kaj aliaj liaj prauloj (avoj, avinoj, praavoj, praavinoj k. t. p.)
ĉ) La persono, kiu ne estas kapabla ellerni Esperanton pro iu malsano. Ekzemple, la denaska surdulo povas ricevi la civitanecon, se li pri tio petas la Komitaton de Piuloj.
La esperantisto seniĝas je sia Esperantuja civitaneco, se li esprimas malamikan rilaton al Esperanto aŭ al la Fundamento de Esperanto, tamen la personoj, ricevintaj la civitanecon pro sia parenceco kun li, ne seniĝas je sia civitaneco. Se homo iĝis Esperantujestro aŭ ano de la Komitato, li ne plu estas rigardata, kiel civitano, sed kiel ano de la registaro.
La anoj de la Komitato de Piuloj povas doni la civitanecon kaj senigi je ĝi. Alia(j) civitaneco(j) de civitano de Esperantujo ne estas agnoskataj fare de la Registaro
3) La lingvo de la oficialaj dokumentoj de la Komitato de Piuloj estas Esperanto. En ĉiuj gazetoj, eldonataj fare de la Komitato de Piuloj estas uzata nur Esperanto.
4) Esperantujo havas sian apartan interreton, kie estas uzata preskaŭ nur Esperanto.
La reguloj por civitaneco estas interesaj (kaj eble bonaj), sed mi ne ŝatas la ideon de absoluta monarĥio.

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 11월 27일 오후 4:42:34

Ĝi bezonus oficialan lingvon.









(ironias mi)

MiMalamasLaAnglan (프로필 보기) 2019년 12월 11일 오후 4:20:00

Zam_franca:Ĝi bezonus oficialan lingvon.









(ironias mi)
Eble ĝi povus havi kontraŭ-usonaj leĝoj, kiel malpermeso de la skribita angla lingvo.

다시 위로