본문으로

Mi proponas novan ludon: Tio estas oni skribas vorton, kaj la alia per tia vorto verkas frazon, kaj sugestas laŭ bontrovo alian vorton.

글쓴이: Vinisus, 2020년 3월 9일

글: 60

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 3월 12일 오전 2:23:14

Koro mia miregas pro la grandegaj kaj la malgrandegaj ekstremoj kaj ne povas konkludi, ke hazardeco kaŭzis ĉion.

serĉ(i)(as)(is}(ado...)

Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 12일 오후 1:17:26

Serĉas la plej kleraj sciencistoj spurojn pri la mistera nigra energio, kiu subtenas la galaksiojn kaj samtempe malproksimigas ilin kun grandega rapideco pligrandigante la Universon. Laŭ la sciencistoj en la nigra energio ne ekzistas atomo, elektrono, protono, neŭtrono nek neŭtrino. Kaj ke 70% de la tuta Universo estas farita el ĝi.

Scienco

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 3월 13일 오전 3:13:05

Scienco kaj filozofio ofte provas elpensi ideojn aŭ klarigaĵojn en la samaj temoj de malklareco.

ĥaosa

Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 13일 오후 12:29:00

Ĥaoso nuntempe fariĝis la mondo pro eta vivulo nomata kronoviruso Ni ĉiuj estas hantitaj de tiu viruso, ne tiom pro ĝia krono, sed pro ĝia rimarkinda kapablo rapide disvastiĝi. La besteto transflugas kiel vento. Kaj ĝi havas la kruelan kutimon mortigi, la plej maljunajn kaj malfortajn homojn.

Kronoviruso

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오전 1:34:12

Kronoviruso, alie nomata "KOVID-19", havas misteran originon, oni suspekti, ke iu persono kreis ĝin.

makulo

Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오전 11:58:23

Makulo ankaŭ estas en proverbo, kiu asertas la jenon: eĉ sur la suno troviĝas makulo.

Gazeto

.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 3월 16일 오전 1:33:30

Gazetoj, kiujn mi ŝatas legi estas La "Turka Stelo" kaj la "Juna Amiko".

petol(i)

Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 16일 오후 12:32:41

Petolas la birdo nur kiam ĝi volas.

muzikalo

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 3월 17일 오전 2:20:37

Mi ŝatus partopreni en muzikalon, sed mi preferas ludi pianon ol kantas komedie.

observ(i)

Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 17일 오후 1:26:16

Observi la stelojn, kiuj jam mortis estas malfacia tasko.

다시 위로