본문으로

Seksĝenado en Esperanto-renkontiĝoj #MeToo

글쓴이: Jxusteno, 2020년 5월 2일

글: 23

언어: Esperanto

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 5월 2일 오후 6:44:21

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 5월 2일 오후 7:01:34

Jam okazis tia 'event(aĉ)o' en iu kongreso, antaŭ unu aŭ du jaroj. Mi legis tion en Libera Folio. Kompreneble, ke agresemuloj ne estu bonvenaj en Esperantujo.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 5월 2일 오후 7:02:47

Antaŭ du jaroj mi ne estis Esperantisto, sed mi iam retumis en la retpaĝo de Libera Folio kaj trovis tiun artikolon.

rapn21 (프로필 보기) 2020년 5월 2일 오후 7:03:43

Mi opinias ke la vorto "seksĝenado" estas pli taŭga ol "seksperforto", ĉar ne estis perforto en la okazaĵoj kiujn mi diskutis en la artikolo (mi verkis ĝin). Sed ili ja estas seriozaj kaj malkomfortaj aferoj. Mi timas ke multaj esperantistinoj spertis seksĝenadon sed ne raportis ĝin kaj ĝi povus esti granda kaŝita problemo.

Kion vi opinias? Ĉu vi iam vidis aŭ aŭdis pri tia agado en Esperantujo?

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 5월 2일 오후 10:01:29

rapn21:Mi opinias ke la vorto "seksĝenado" estas pli taŭga ol "seksperforto", ĉar ne estis perforto en la okazaĵoj kiujn mi diskutis en la artikolo (mi verkis ĝin). Sed ili ja estas seriozaj kaj malkomfortaj aferoj. Mi timas ke multaj esperantistinoj spertis seksĝenadon sed ne raportis ĝin kaj ĝi povus esti granda kaŝita problemo.

Kion vi opinias? Ĉu vi iam vidis aŭ aŭdis pri tia agado en Esperantujo?
Mi ŝanĝis la titolon, dankon pro la atentigo.

Mi tre ŝatis la artikolon kaj dankas vin pro tio, ke vi verkis ĝin. Mi ŝajne iam legis pri tiaj aĵoj en Libera Folio, sed persone ne vidis, nek aŭdis tiajn aĵojn.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 5월 3일 오후 12:25:50

Mi persone malsamopinias kun vi, rapn21. Mi pensas ke "seksperforto estas tiel kiel mortigo sensange". Ja temas pri perforteco, mensa perforto.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 5월 3일 오후 4:11:23

Zam_franca:Mi persone malsamopinias kun vi, rapn21. Mi pensas ke "seksperforto estas tiel kiel mortigo sensange". Ja temas pri perforteco, mensa perforto.
Nu, jes, certe ekzemple senkonsenta tuŝado de mamoj ankaŭ estas perforto, tamen ĉe la vorto seksperforto, almenaŭ kiel ŝajnas al mi, oni preskaŭ ĉiam subkomprenas senkonsentan kaj perfortan seksumon, sed ne aliajn formojn de seks(um)rilata perforto, kvankam eble tia vortouzo estas ne tute logika.

Oijos (프로필 보기) 2020년 5월 4일 오전 3:44:16

Zam_franca:Jam okazis tia 'event(aĉ)o' en iu kongreso, antaŭ unu aŭ du jaroj. Mi legis tion en Libera Folio. Kompreneble, ke agresemuloj ne estu bonvenaj en Esperantujo.
Ci malpravas. Esperanto estas por ĉiu kaj ĉio.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 5월 4일 오후 6:00:22

Oijos:
Zam_franca:Jam okazis tia 'event(aĉ)o' en iu kongreso, antaŭ unu aŭ du jaroj. Mi legis tion en Libera Folio. Kompreneble, ke agresemuloj ne estu bonvenaj en Esperantujo.
Ci malpravas. Esperanto estas por ĉiu kaj ĉio.
Aĉ!

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 5월 4일 오후 6:31:24

Oijos:
Zam_franca:Jam okazis tia 'event(aĉ)o' en iu kongreso, antaŭ unu aŭ du jaroj. Mi legis tion en Libera Folio. Kompreneble, ke agresemuloj ne estu bonvenaj en Esperantujo.
Ci malpravas. Esperanto estas por ĉiu kaj ĉio.
Ĉu viroj kiuj agresas sekse virinojn estu bonvenaj en Esperantujo? Ne! Kaj mi certas, ke vi samopinias kun mi.

다시 위로