본문으로

Kiom da tempo post via Esperantistiĝo lernis vi "La Espero" ?

글쓴이: Zam_franca, 2020년 6월 22일

글: 4

언어: Esperanto

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 6월 22일 오전 7:40:30

Mi parolas Esperanton kaj estas esperantisto ekde 2019, sed mi nur konas la unuan strofon de La Espero. Tiusomere mi lernu la tutan himnon!
Ĉu vi lernis ĝin frue post via Esperantistiĝo, aŭ multe pli malfrue? Estus interese scii, ĉu ĝi estas plu forte rilata al Esperantismo.

LM59650 (프로필 보기) 2020년 6월 22일 오후 12:23:27

Mi ne lernis "La espero" (fakte, mi ne vere ŝatas tiun kanton)
Sed mi lernis la eŭropan himnon, kaj mi povas tute kanti ĝin :
https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw
Mi lernis ĝin je 3 aŭ 4 monatoj post mi eklernis esperanton.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 6월 22일 오후 12:51:45

LM59650:Mi ne lernis "La espero" (fakte, mi ne vere ŝatas tiun kanton)
Sed mi lernis la eŭropan himnon, kaj mi povas tute kanti ĝin :
https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw
Mi lernis ĝin je 3 aŭ 4 monatoj post mi eklernis esperanton.
Ankaŭ mi konas ĝin, mi lernis la plejparton de la eŭropa himno 🇪🇺. Mi kvazaŭ konas la tutan himnon. Kantu kune amikaro...
Ĉu vi ne ŝatas "La Espero" ĉar vi trovas ĝin religia? Mi mem estas ne religiulo, sed mia propra penso ne vidas la poemon "la Espero" kiel religian poemoj. Zamenhof skribis "la sankta amo" kaj ne "la amata sankteco", ekzemple. Tiel mi povas konsideri la a-vorton "sankta" kiel "netuŝenda", "gravega", kaj ne "dia".

LM59650 (프로필 보기) 2020년 6월 22일 오후 1:18:54

Neniu problemo pri religio.
Eble mi ne estas vere esperantisto, nur esperantparolanto.
Kaj mi trovas, ke la stilo de "la Espero" estas iom malmoderna (franclingve "désuet").
Kompreneble, estas nur mia opinio.

다시 위로