본문으로

Kion vi pensas pri la sono de la angla?

글쓴이: Linguistics, 2020년 8월 16일

글: 7

언어: Esperanto

Linguistics (프로필 보기) 2020년 8월 16일 오후 3:23:36

Ĉu ĝi estas bela aŭ malbela sono? Mi neniam aŭdas homojn priparoli ĝin.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 8월 16일 오후 9:31:58

Ĝiaj sonoj estas tre malfacile elparoleblaj! Tamen miaopinie, la angla ja ne estas malbela.
Sed por mi, nur Esperanto ekzistas kiel bela lingvo. Por mi, Esperanto estas la sola bela lingvo en la tuta mondo. (referenco okulumo.gif)

kvarelcentenorvega (프로필 보기) 2020년 8월 16일 오후 11:50:07

malgraŭ mia denaska angleparolemo, devas mi tre streĉi miajn fortojn se elparoli longan frazon. ekse mi opiniis tiun lingvon malbela; sed nun ĝi iom plaĉas. ekzemple belas la vortoj moon (mun: ``luno``) kaj queen (kŭin: ``reĝino``).

sed mi ĉial kredas, ke la tutmonda disvastiĝo de l` angleparolemo estas kontraŭracia kaj nedeca. ĝi eksiĝu anstataŭigote de esperanto.

vaaspuhr (프로필 보기) 2020년 8월 30일 오전 6:45:50

Mi kredas ke la angla estas tre belsona, sed samsonaj vortoj estas tro. kaj se vokaloj estus malmultaj ĝi estus pli bona.

anaaza (프로필 보기) 2020년 9월 14일 오후 10:59:33

"esa sucesion de maullidos displicentes en que consiste la lengua inglesa"
(Ortega y Gasset)

Edveno (프로필 보기) 2020년 10월 4일 오후 6:38:45

La skota kaj la aŭstralia angla sonas tro malsame, por opinii pri la sono de ili kiel unu aĵo. Por mi la skota akĉento estas unu el la plej belaj, kaj la novjorka unu el la plej malbelaj.

Edveno (프로필 보기) 2020년 10월 4일 오후 6:42:49

anaaza:"esa sucesion de maullidos displicentes en que consiste la lengua inglesa"
(Ortega y Gasset)
("tiu sinsekvo de memkontentaj miaŭoj, el kiu konsistas la angla lingvo")

다시 위로