본문으로

Ĉu Buso aŭ Aŭtobuso?

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2008년 8월 17일

글: 6

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2008년 8월 17일 오후 10:10:10

Ĉu Buso aŭ Aŭtobuso?
Kiun vorton uzi?

Hispanio (프로필 보기) 2008년 8월 17일 오후 10:30:20

Mi uzas la vorton aŭtobuso.

Sed mi kredas ke se oni volas mallongigi la vorton aŭ la frazon, oni povas uzi la vorton buso.

eb.eric (프로필 보기) 2008년 8월 17일 오후 10:52:51

Andreo Jankovskij:Ĉu Buso aŭ Aŭtobuso?
Kiun vorton uzi?
aŭtobuso, 8-a oficiala aldono

aŭtobus/o. Granda publika aŭtomobila veturilo, kiu transportas pasaĝerojn de stacio al aliaj laŭ difinitaj linioj.

La retejo de la Akademio havas serĉebla versio de la universala vortaro: http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vo...

Rudolf F. (프로필 보기) 2008년 8월 18일 오전 7:09:21

En ĉiutaga uzo oni aŭdas nur "buso". Estas unu el la kutimaj mallongaj vortoj, kiuj ekiĝas, se ili tre ofte estas uzataj.

Kp. aŭtomobilo => aŭto

k.a.

tomasoavro (프로필 보기) 2008년 8월 18일 오후 8:01:44

Pole ekzistas la ambaŭ vortoj en tre similaj formoj al la esperantaj, signifante:

- aŭtobuso[/u] laŭ defino supre (de eb.eric)
kaj
- (en lingvo parolata) buso[/u] aŭ (tre oficiale) mikrobuso kiel malgranda aŭtobuso por malpli granda nombro de pasaĝeroj. Aŭtobuseto.

Sed "Aŭtobuseto" sonas kiel nomo de infana ludilo - ĉu estas pli aŭ malpli oficiala esperanta ekvivalento por pola "buso"?

eb.eric (프로필 보기) 2008년 8월 19일 오후 2:24:06

Mi rekomendis la oficialan vorton ĉar mi pensas ke Andreo ofte uzas tiujn vortojn en lern-programoj.

Mi konsentas ke en parolata aŭ per neformala lingvotavolo, aŭtobuso = buso, kaj tio ĉi verŝajne oni ĉiam komprenas.

Tiaj mallongaj formoj estas eĉ pli utilaj kiam oni volas krei kunmetaĵojn.

다시 위로