본문으로

Kiu estas pli danĝera?

글쓴이: 呼格吉勒图, 2020년 11월 27일

글: 8

언어: Esperanto

呼格吉勒图 (프로필 보기) 2020년 11월 27일 오전 8:04:45

Kiu estas pli danĝera al la tuta mondo , 1) la komunismo kaj totalismo, aŭ 2) Donald Trump estanta la prezidento de Usono?

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 11월 27일 오전 8:53:53

Saluton.
Laŭ mi: 1)

2) estas io danĝera ĝuste ĉar tio povas fari ke Usono iĝas iel kiel 1).

Arseniy (프로필 보기) 2020년 11월 30일 오후 2:39:36

Mi pensas ke totalismo estas pli danĝera al la tuta mondo. 🇨🇳

derives (프로필 보기) 2020년 12월 5일 오후 8:28:39

Laŭ mi, la totalismo estas la pli danĝera (mi ne pensas ke la ĉinia totalismo estas vere komunismo)
Pri Trump estanta prezidento... la mondo estas jam postvivinta al li

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 12월 5일 오후 10:17:45

mi ne pensas ke la ĉinia totalismo estas vere komunismo
La Ĉina Komunista Partio sukcesis miksi la plej aĉajn partojn de komunismo (aŭtoritatismo gvidanta al totalismo) kaj la plej aĉajn partojn de kapitalismo (ekspluatado, maletikeco). Do laŭ mi iasence ĝi estas ankaŭ komunisma.

nornen (프로필 보기) 2020년 12월 7일 오후 5:19:21

Zam_franca:
mi ne pensas ke la ĉinia totalismo estas vere komunismo
La Ĉina Komunista Partio sukcesis miksi la plej aĉajn partojn de komunismo (aŭtoritatismo gvidanta al totalismo) kaj la plej aĉajn partojn de kapitalismo (ekspluatado, maletikeco). Do laŭ mi iasence ĝi estas ankaŭ komunisma.
Nek "aŭtoritatismo" nek "totalismo" estas partoj de la komunismo. Bonvolu legi la Komunistan Manifeston de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 12월 7일 오후 8:19:44

nornen:
Zam_franca:La Ĉina Komunista Partio sukcesis miksi la plej aĉajn partojn de komunismo (aŭtoritatismo gvidanta al totalismo) kaj la plej aĉajn partojn de kapitalismo (ekspluatado, maletikeco). Do laŭ mi iasence ĝi estas ankaŭ komunisma.
Nek "aŭtoritatismo" nek "totalismo" estas partoj de la komunismo. Bonvolu legi la Komunistan Manifeston de Karl Marx kaj Friedrich Engels.
Teorie ne, vi pravas. Praktike jes.
Krom San-Marino, ĉu vi povus doni al mi ekzemplon de lando kiu havis komunisman registaron (mi ne parolas pri koalicio enhavanta komunistojn) kaj kiu restis demokratia?

Pli precize: kaj teorie, kaj praktike, t.n. "socialismo kun ĉinaj karakteroj" estas aŭtoritatisma, kaj povas gvidi al totalismo.

StefKo (프로필 보기) 2020년 12월 8일 오전 8:09:52

Tia estas difino de la komunismo. Do tiu ĉi difino estu punktreferenco de la diskuto:

Komunismo – la ideologio kaj la socia doktrino postulanta konstruon de senklasa socio, kiu celas anstataŭigi privatan posedaĵon kaj ekonomion bazitan sur profitoj, per publika proprieto kaj kontrolo de ĉefaj produktadaj kanaloj kaj naturaj rimedoj de la ekonomio. Ĝi estas organizo de socio, en kiu ne ekzistas devigo, kaj tio rezultigas, ke ne ekzistas ŝtato havanta aparaton de perforto. Komunistoj predikis, ke ĉiaj subpremoj kaj socia ekspluatado estu forigotaj kaj ke estu egaleco en ĉiuj areoj de la socia vivo. Ili kredis, ke principo de justeco devas esti "de ĉiu laŭ kapablo, al ĉiu laŭ bezono." Laŭ ĉi tiu ideologio, fremdiĝo de la laboro devas esti abolita tiel, ke ĝi fariĝu natura homa bezono, ne io trudita. La komunismo estas do, laŭ siaj defendantoj, pli alta kaj pli progresinta formo de socialismo.

Kiel forigi kapitalisman reĝimon por konstrui la komunismann reĝimon ? Per revolucio aŭ per vojo demokrat-parlamenta.
Tiel diras teoriistoj. Kia estas la praktiko?

다시 위로