본문으로

Preter tempo kaj spaco

글쓴이: Miland, 2008년 8월 27일

글: 35

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오전 10:51:07

Interese, ke en la okcidenta mondo, al la demando 'Ĉu vi kredas je Dio?', tipe du trionoj respondas 'Ne', sed al la demando 'Ĉu vi iam ajn havis religian sperton?', laŭ la centro por esplorado pri religiaj spertoj en Oksfordo antaŭ multaj jaroj, du trionoj respondis jese!
Eble, tial, oni faras malĝustan demandon. La vorto 'Dio' ne estas sufiĉe simpla, kovrite de tradiciaj kaj aliaj ideoj en la mensoj.
Tial mia demando. Bonvolu respondi al ĝi - kaj/aŭ skribi respondon al la alia demando supere, se vi iam ajn havis rilatan sperton (ne necese en akordo kun tradiciaj religiaj ideoj).

Hispanio (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오전 11:27:36

Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?

Miland (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오후 12:36:04

Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo..
Bone; do, bonvolu voĉdoni laŭe!

white knight (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오후 2:24:25

Eble, tial, oni faras malĝustan demandon. La vorto 'Dio' ne estas sufiĉe simpla, kovrite de tradiciaj kaj aliaj ideoj en la mensoj.
Iun saĝan homon iam diris: "Se ekzistas horloĝo tiam devas ekzisti horloĝisto."
Nu, nia mondo estas la horloĝo kaj do oni povus diri, ke "Dio" estas la horloĝisto.
Tiosence mi kredas je Dio.
Mi kelfoje ŝerce diras: "Mi estas ateisto, kiu kredas je Dio." rideto.gif

eb.eric (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오후 2:37:39

white knight:
Eble, tial, oni faras malĝustan demandon. La vorto 'Dio' ne estas sufiĉe simpla, kovrite de tradiciaj kaj aliaj ideoj en la mensoj.
Iun saĝan homon iam diris: "Se ekzistas horloĝo tiam devas ekzisti horloĝisto."
Nu, nia mondo estas la horloĝo kaj do oni povus diri, ke "Dio" estas la horloĝisto.
Tiosence mi kredas je Dio.
Mi kelfoje ŝerce diras: "Mi estas ateisto, kiu kredas je Dio." rideto.gif
Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?

Tial tia logiko ne respondas al la problemo, ĝi nur kreas alian problemon.

white knight (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오후 2:47:22

Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?
Jes, kompreneble!
Sed ĉu iu ajn, iam ajn povos respondi la demandon: "Kio ekzistis unue, la kokino aŭ la ovo ?

tomasoavro (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오후 7:51:19

Unue estis... praeksplodo

rabhiuz (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오후 10:26:02

Mi kredas ke numeroj ekzistas, kaj ke numeroj estas nevideblaj kaj preter nia fizika tempo kaj spaco. Ĉu mi voĉdonu "jes"?

Miland (프로필 보기) 2008년 8월 27일 오후 11:15:29

rabhiuz:Mi kredas ke numeroj ekzistas.. Ĉu mi voĉdonu "jes"?
Mi opinias ke jes.

Filanator (프로필 보기) 2008년 8월 28일 오전 6:35:52

Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?

다시 위로