본문으로

Alvoko al programistoj pri pasporta servo

글쓴이: novatago, 2008년 10월 8일

글: 2

언어: Esperanto

novatago (프로필 보기) 2008년 10월 8일 오전 10:44:02

la prezidanto de TEJO:Ĉu vi estas programisto kaj jam miris kial la Pasporta Servo de TEJO ne havas simile modernan retejon kiel "Hospitality Club" aŭ "Couch Surfing"? Jen via ŝanco por ŝanĝi tion!

TEJO invitas programistojn partopreni en la konkurso por fasoni kaj programi novan, interretan version de Pasporta Servo.

Limdato por sinanonco: la 26-a de oktobro en 2008. Klaku por elŝuti pliajn informojn kaj kriteriojn.

Kore, Gregor Hinker

rubulo (프로필 보기) 2008년 10월 10일 오전 12:15:09

Mi miretas pro la anonco.

Unue mi dubas, ĉu iu persono sola povas elprogrami tian retejon. Nuntempe fari retejon "2.0" estas industria procezo kiu necesigas fortojn de pluraj homoj kaj malsimilajn kompetentojn, eĉ se oni planas reuzi ekzistantan ŝablonon (kiel drupal ekzemple).

Due mi dubas, ĉu ni havas tro da fortoj. Kial dividi homojn per konkurso ? Ĉu estus ne pli bone starigi internacian teamon ? Kunligi homojn kiuj bonvolas kunlabori kaj havas kompetentojn taŭgajn ?

Sed se tiel funkcias, do tiel funkciu.

다시 위로