본문으로

Internacia televido en Esperanto.

글쓴이: pace, 2006년 4월 18일

글: 8

언어: Esperanto

pace (프로필 보기) 2006년 4월 18일 오후 1:44:49

Cxar gxis nun neniu parolis pri internacia televido, mi deziras scii cxu la gelernantoj cxe Lernu jam spektis gxin kaj kion ili pensas pri la nuna situacio.

Kiel oni povus helpi por ke gxi vivu.

Pace

samideanoj (프로필 보기) 2006년 4월 18일 오후 2:15:03

saluton,

Mia edzo kaj mi kredis ke neniu parolos pri tiu-cxi grava afero. Dankon.

Ni sendis artikoleton pri tio je kelkaj personoj, kiel revuoj (Monato, Esperanto, La Sago) dirante ke ni estas vere tristaj pri la afero kaj nuna situacio. Ni petas helpon por dauxrigi la televidon. Ankaux vi faru tion kaj ni devas esti multaj....

Sandrine kaj Patrick

oren (프로필 보기) 2006년 7월 24일 오후 8:53:44

Saluton,

Mi kredas ke vi parolas pri ĉi tio:

http://www.internacia.tv/

Mi trovas ĝin uza, kaj espereble ĝi pligrandiĝos. Vivu la movado!

Sitnarf (프로필 보기) 2006년 7월 29일 오후 10:37:47

Internacia televido estis bona ideo, sed estas diskutebla, ĉu ĝi estas nun vivebla.
Laŭ mi pli esperema projekto estas Farbskatol', ĉar estas tro malmulte da esperantistoj.

Philipp (프로필 보기) 2006년 7월 30일 오전 1:23:29

Televido estas grava afero. La klopodoj lanĉi internacian tv-kanalon en la internacia lingvo estas gratulindaj.

e_richard (프로필 보기) 2006년 8월 1일 오전 8:44:47

Sitnarf:Laŭ mi pli esperema projekto estas Farbkastol', ĉar estas tro malmulte da esperantistoj.
pli ekzakte : Farbskatol’ okulumo.gif
(www.farbskatol.net)

Sitnarf (프로필 보기) 2006년 8월 2일 오전 12:06:50

e_richard:
Sitnarf:Laŭ mi pli esperema projekto estas Farbkastol', ĉar estas tro malmulte da esperantistoj.
pli ekzakte : Farbskatol’ okulumo.gif
(www.farbskatol.net)
Vi pravas, mi havas problemojn kun tiu nomo.rido.gif Mi jam riparis ĝin.

Gamilon (프로필 보기) 2006년 8월 18일 오후 9:38:01

Mi ankaŭ subtenas al Farbskatol'.
Ili ne petas monon, ili petas ideojn, do laŭ mia opinio, ili estas pli kredeblaj ol ITV.

ITV diris ke ili ricevas laŭ 70000 vizitantoj ĉiutage. Ĉu tio estas vera, mi ne scias kial ili ne povas akiri sposoradojn.

ITV povos sendi iliajn aferojn je plej atingeblaj prezoj, kaj ili havos pli sukceson

Por subteni projektojn kiel ITV, oni bezonas sponsoradon, ne peti monon al la esperantistoj kaj batali kontraŭ ili ĉar ili ne volas doni monon.

Mi kredas ke Farbskatol' faris en malmulte da monatoj, pli ol ITV dum preskaŭ unu jaro.

다시 위로