본문으로

Strangaj vortoj

글쓴이: Terurĉjo, 2007년 5월 8일

글: 73

언어: Esperanto

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 5월 8일 오후 8:01:05

vojaĝo=aĝo de vojo

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 5월 8일 오후 8:02:53

uzino=uzanta virino aŭ uzata virino? lango.gif

Jev (프로필 보기) 2007년 5월 8일 오후 8:19:53

Estas malnova Esperanto-ŝerco, kiu rilatas al la temo.

Kial la ĝirafo neniam estas sola?
Ĉar ĝi ĉiam havas kolegon!

黄鸡蛋 (프로필 보기) 2007년 5월 9일 오전 4:08:54

horloĝo= la loĝo de la horo lango.gif
(Kvankam ĝi similas...)

andreasvc (프로필 보기) 2007년 5월 10일 오후 2:22:54

Terurĉjo:uzino=uzanta virino aŭ uzata virino? lango.gif
Uzino verŝajne estas aĵoj kiel surhavi lipruĝon, ŝminko, robojn ktp. Ĉu ne?

yugary (프로필 보기) 2007년 5월 16일 오전 5:23:50

"Altiri" estas stranga verbo, ĉu ne? Kaj magneto kaj aviadilo altiras. Magneto al-tiras. Aviadilo alt-iras. (Dank' al Montagu C. Butler)

-- Gary Yu

hoplo (프로필 보기) 2007년 5월 16일 오전 5:35:37

en la vorto de la tago hieraŭ estis la vorto: fortikigita...

mi pensis: for - tiki - gi - ta.
kaj mi trovis por la supozita radiko: tiko: speciala telo de tolo. Nun mi pensis:

forigi speciala telon....

nun: fortika estas la radiko kaj oni forprenas nenion, ne havas telon.... sed estas iu, kiu estas fiksita....

Ĉu iu scias kiu signifas "gesi"?

...

FORgesi.... senkulpa.gif demando.gif

Sxak (프로필 보기) 2007년 5월 17일 오후 1:24:43

Manĉuro

Andybolg (프로필 보기) 2007년 5월 18일 오후 7:50:16

hoplo:Ĉu iu scias kiu signifas "gesi"?

...

FORgesi.... senkulpa.gif demando.gif
Pli bone estus diri "malmemori", ĉu ne? lango.gif

yugary (프로필 보기) 2007년 5월 20일 오전 12:56:40

Dieto = eta dio?

Mi jam provis plurajn dietojn por redukti la korpopezon, sed ankoraŭ ne sukcesis. Ŝajnas ke mi bezonos grandan dion por forigi mian ventregon, ĉar la etaj dioj neniel helpas min.

-- Gary Yu

다시 위로