Žinutės: 21
Kalba: Esperanto
R2D2! (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 21 d. 02:43:09
—Ilhuıtemoc δ
Araneo (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 21 d. 07:53:27
La uzon de "ĉe tiam" mi neniam renkontis, kvankam mi la tutan vivon uzis En. Mi konas nur "tiam kiam", "de tiam", "tiama" kaj " ĝstiama" esprimojn. Kvankam mi estas denaskulo ekde mia bebeco, tio ne signifas, ke mi esperanta profesiulo estas, perfektulo neniel!
Ĉion bonan kaj amikece,
Vili (Araneo)
Araneo (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 21 d. 07:56:15
Araneo (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 21 d. 08:03:39
mnlg (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 21 d. 08:19:09
R2D2!:Mı ne komprenas la malsamo ınter «ĉı tıam» kaȷ «nun». Ĉu ılı estas sama?Persone, mi trajtas ilin kiel samajn. Mi supozas ke "ĉi tiam" povus esti utila ekzemple kiam oni per fingro montras kun emfazo eventon de surpapera kronologio aŭ simile.
horsto (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 21 d. 17:52:37
@Araneo: Vi povas redakti viajn proprajn mesaĝojn. Estas bonege havi Esperantan denaskulon ĉi tie!
vidas vandenis (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 21 d. 19:41:56
R2D2! (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 22 d. 06:05:45
horsto:Mi ankaŭ neniam legis "ĉi tiam". "tiam" ja rilatas al tempo, tial "ĉi tiam" povas signifi nur "nun", kaj tial "ĉi tiam" ne bezonatas.Mı kredas, ke tıukaze “nun” estas ne bezonata, ĉar “ĉı tıam” estas ĉe la korelatıv-tabelo.
—Ilhuıtemoc δ
horsto (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 22 d. 18:20:51
R2D2!:Eble vi kredas tion sed "nun" ja jam estas ofte uzata dum "ĉi tiam" ne estas. Ankaŭ en la detala gramatiko de Lernu! estas skribita:
Mı kredas, ke tıukaze “nun” estas ne bezonata, ĉar “ĉı tıam” estas ĉe la korelatıv-tabelo.
—Ilhuıtemoc δ
Ĉi tiam aŭ tiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun.
guyjohnston (Rodyti profilį) 2008 m. liepa 22 d. 20:53:15
mnlg: Mi supozas ke "ĉi tiam" povus esti utila ekzemple kiam oni per fingro montras kun emfazo eventon de surpapera kronologio aŭ simile.Ŝajnas ankaŭ al mi ke tio estas logika uzo de "ĉi tiam". Mi certe dirus tion se mi estus tiel montranta ion en horaro aŭ simile. Do laŭ mia kompreno, "ĉi tiam" povas signifi "nun", sed ĝi ankaŭ povas havi aliajn signifojn ĉar ĝi estas malpli preciza.