Į turinį

Pri Korea Lingvo kaj Koreio.

dozdoz, 2009 m. sausis 20 d.

Žinutės: 6

Kalba: Esperanto

dozdoz (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 20 d. 10:22:03

Saluton geamikoj!

Mi estas lernanto de Koreio, kaj lernas esperanton nuntempe.

Mi scivolas, ke kiel vi pensas pri Korea Lingvo kaj kiom da homoj lernas Korean Lingvon en via lando.

Kaj mi ankaŭ scivolas, ke kiel vi sentas pri Koreio.

P.S. La Koreio kion mi parolis estas Suda Koreio.

Kio estas via opinioj???

jan aleksan (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 20 d. 12:53:26

Saluton Dozdoz!

En Francio kaj Belgio, homoj kutime ne konas la korean lingvon. Kelkaj homoj lernas la ĉinajn aŭ la japanajn, sed estas ankaŭ iom malofta.

Do, homoj kutime ne scias multe pri la korean. La plej granda parto pensas ke ĉinan, japanan kaj korean lingvojn venas de la sama familio, aŭ almenaŭ havas pli da samecon ol kio vere estas. Mi konas neniu kiu lernis la korean lingvon.

Mi legis iomete pri la korean, kaj mi ŝatas la skribsistemon. Tre interesa^^

Pri Suda Koreo: homoj pensas ke koreanoj multe laboras.

Matthieu (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 20 d. 15:54:18

Ankaŭ mi estas franca, do mi povas diri la samon ol jan aleksan.

Mi ne ofte aŭdas la korean lingvon, do mi ne povas diri, ĉu ĝi sonas bele; sed mi tre ŝatas ĝian skribon.

vajsxnavisto (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 20 d. 18:38:34

En mia provinco Kanada, en Brita Kolumbio estas multaj koreanoj tie ĉi. Estas tri koreanoj en miaj klasoj, kaj multaj koreanoj loĝas en Vankuvero (post la kantona lingvo, oni povas strate aŭdi la korean). Universitate oni povas preni kurson por la korea, kaj personoj, kiuj havas koreajn geamikojn, probable konas iomete da la korea.

Kiel, "An-yeong-ha-se-yo!" (Anjonhase jo), "Saluton" aŭ "Kam-sam-ni-da!" (Kamsamni da), "Dankon!"

Mi povas legi malrapide la korean skribsistemon, kvankam mi ne scias tion, kion mi legas. okulumo.gif

nikko (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 26 d. 01:35:35

En Rusio estas multe da rusigitaj nordkoreanoj. Ili restis ekde tempoj de komunisma kunlaboro. En mia lernejo estis 2 koreaninoj, eble ankaŭ nordaj.

Ergazomai (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 28 d. 15:18:55

mi ŝategas la Korean skribsistemon! Kaj mi estas klopodanta lerni Hangeul por ĝin legi.. kvankam mi ne scias la gramatikon.

(situacio simila al samideano Vajŝnavisto...)

Atgal į pradžią