Berichten: 63
Taal: Esperanto
rosto (Profiel tonen) 23 maart 2008 03:30:11
nickko:P.S. Ekzistas ankaŭ germanbazita projekto Nordien kaj Folkspraak, kiuj ankaŭ kopias Esperantan sistemon de gramatiko, tamen ĉerpas la vortojn el la germanaj lingvoj. Eo estas latinida, Slovio - slavida, Nordien - germanido. Tre interesa triopo por lerni. . Estas tre alloge scii tri artefaritajn lingvojn apartenantajn al 3 lingvogrupoj de Eŭropo... (nu ekzistas ankaŭ aliaj grupoj)Mi nun trovis pri Nordien kaj pri Folkspraak. Nek Nordian nek Folkspraak kopias Esperantan gramatikan sistemon, kiel mi vidas. Nordian - eble nur parte, sed Folkspraak - tute ne. Nur Slovio faras tion. Sed Esperanton ni ĝoje jam havas.
P.S. Slovianski estas slava projekto simila al Folkspraak.
RiotNrrd (Profiel tonen) 23 maart 2008 03:54:51
Mi neniam aŭdis pri Folkspraak.
Ma Prem (Profiel tonen) 26 maart 2008 12:32:53
Che bello Esperanto!!!!..ma slavio comprendo!
coldfear (Profiel tonen) 26 maart 2008 17:16:42
ankauh mi ne estas comprendi Slovio
Eujensc (Profiel tonen) 7 april 2008 06:26:44
Ŝajnas ke Slovio pli malpli kompreniĝas tuj al ĉiuj denaskaj parolantoj de la slavaj lingvoj, tial se mi lernus Slovion mi povus esti komprenota de tiuj homoj. Tamen ĉu tio ambaŭflankas? Se mi akirus bonan komprenon de Slovion, kiome mi povus kompreni ekz. la rusan lingvon?
Dankon.
Sxak (Profiel tonen) 19 april 2008 11:48:52
Eujensc:Nu. Se vi parolos malrapide, do eble oni komprenos vin. Sed verŝane ne en Rusio, ĉar rusoj ne kutimas kompreni fremdan slavan lingvon - ili ne havas sperton pri tio. Eble ne en Rusio oni komprenos ankaŭ ne tre malrapidan slovion
Ŝajnas ke Slovio pli malpli kompreniĝas tuj al ĉiuj denaskaj parolantoj de la slavaj lingvoj, tial se mi lernus Slovion mi povus esti komprenota de tiuj homoj.
(mi tre ŝatus vidi iun provi paroli slovion en Rusio surstrate Mi certas, ke tio estus tre ridinda spektaĵo )
Eujensc:Preskaŭ neniom.
Tamen ĉu tio ambaŭflankas? Se mi akirus bonan komprenon de Slovion, kiome mi povus kompreni ekz. la rusan lingvon?
(eble skribaĵojn vi tamen komprenetos, sed ne paroladon)
Eujensc (Profiel tonen) 24 april 2008 01:36:46
"Mi povas paroli kelkajn lingvojn inkluzive de la anglan, la araban, urduon kaj la hindan. Tamen dum miaj oftaj komercaj vizitoj al Rusio mi spertis malavantaĝon. Slovio solvis tute miajn problemojn. Nun mi povas paroli kun la rusoj kaj aliaj orienteŭropanoj kiel denaska parolanto. Mi perceptas Slovion multe pli facilan ol la anglan aŭ iun alian lingvon. Post nur tri semajnoj mi povis komuniki kun ĉiuj miaj slavaj kaj centr-aziaj asocianoj."
Do, laŭ via opinio, ĉu la deklaro ke Slovio "estas same facila kiel Esperanto sed kompreniĝas de 400 milionoj da homoj tra la mondo" estas granda troigo?
Terurĉjo (Profiel tonen) 24 april 2008 05:16:12
Malgraŭ tio, ke ĉiuj slavaj lingvoj devenas de komuna (supozeble) fonto, ili nune multe diferencas unu de alia.
Oni ne imagu, ke ellerninte Slovion, oni tuj ekparolos flue diversajn slavajn lingvojn.
Ekzemple mi sufiĉe perfekte posedas la rusan (ĉar ĝi estas mia denaska ), tamen mi pli-malpli komprenas nur la ukrainan kaj la belorusan. Por kompreni kaj des pli paroli aliajn la slavajn, mi devas lerni ilin kiel ĉiujn negepatrajn lingvojn.
Slovio nur ebligas verŝajnan interkomprenon, sed entute ne anstataŭas scion de aliaj lingvoj.
Mi jam menciis la temon:
Terurĉjo: Ekzistas la sama problemo: preskaŭ ĉiuj slavoj povas kompreni skribitan tekston, sed voĉan paroladon, LMMO, oni komprenus sufiĉe malfacile, malgraŭ komunaj radikoj de vortoj.
Sxak (Profiel tonen) 24 april 2008 15:31:41
Eujensc:Ĉu vere preskaŭ neniom? La skribaĵoj sur la ret-paĝo de Slovio ŝajnis esperaj, ekz.Legu ankoraŭfoje kion mi skribis:
Skribaĵojn vi komprenetos, eble eĉ komprenos. Oni komprenos verŝajne vian paroladon, kaj pli certe viajn skribaĵojn (sed kun peno). Sed vi preskaŭ neniom komprenos ruslingvan paroladon. Precipe la ruslingvan! Ĉar en la rusa lingvo okazis multaj ŝanĝoj pri prononco de vokaloj. Vi ne rekonos vokalojn en la rusa parolado. Sed verŝajne vi ne komprenos ankaŭ slavan-neruslingvan paroladon.
Terurĉjo (Profiel tonen) 24 april 2008 20:55:34
ruse oni skribas - под столом (pod stolom),
sed oni elparolas - пацталом (pactalom).