Al la enhavo

toki pona

de thyrolf, 2017-decembro-04

Mesaĝoj: 58

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-17 00:40:59

0 - 1000 + 100 - 1000 + 10 - 50 + 1 - 10 + 0 = -1949

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-17 11:00:08

Bonege! Mi nur forgesis precizigi, ke la subtraho funkciis en la alia direkto.

MCMXLIX

Mi hazarde malkovris tiun similecon inter la du mensaj "algoritmoj". Mi do hipotezis, ke malantaŭ tio kaŝas sin la sama funkciado.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-17 11:03:45

Pri la germana, mi pensas ke X und Yzig estas nerekursiva ŝablono, tuj rekonita kaj interpretita kiel 10*Y+X

Mi dezirus scii ĉu vi estas komputilisto aŭ neŭrosciencisto kaj kiucele tiu temo interesas vin. Kiel mi diris, ĉiam interesis min la maniero kiun ni pensas, kaj tial mi interesiĝis pri Esperanto, poste pri la movado kie mi renkontis afablajn kaj interesajn homojn kaj fine pri lingva politiko, provante kompreni kial tiel simpla kaj bona solvo ne jam estas adoptita.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-17 22:16:43

Mi eble estas komputilisto kaj certe ne neŭrosciencisto. Jam kiel infano, mia ĉefa intereso estis la matematiko, kaj mi estis "ĉambrosidanto", t.e. knabo kiu preferis sidi en sia ĉambro ol eliri kaj ludi ekstere. En la kvina grado de la mezlernejo mi ekstudis la latinan kaj ĝi vekis mian intereson pri lingvoj. En la sepa grado mi ekstudis la anglan, en la nona la francan kaj en la dekunua la italan. Altlerneje mi studis "Informatik", kiu ĝenerale estas tradukita kiel "computer science", tamen mi malamas tiun vorton, ĉar ĝi estas malĝusta. "Computer science" sonas kiel "la scienco pri komputiloj", kion mi certe ne studis. Unu el miaj profesoroj lerte difinis informaciscienco: Informaciscienco estas trovi (aŭ krei) problemon en la mondo, abstraktigi ĝin, modeligi ĝin, solvi la modelon, kaj preĝi al via plej ŝatata superhomaĵo ke la solvo de la modelo ankaŭ solvu la problemon realan. Oni povas studi informaciscienco sen eĉ unu fojon tuŝi komputilon, tamen sendube, komputiloj estas tre taŭgaj iloj por multe da problemoj.
Iun tagon mi legis Chomsky. Kaj poste, mi legis pli verkite de li. Kaj tio malfermis tutan novan mondon al mi. Fakte Chomsky kaj Conway ŝanĝigis mian vivon. Se vi ne legis "On Numbers and Games" de Conway, eble tiun libron ŝatus vi.
Mia unua kontakto kun neŭronaj aferoj estis dum la pasinta jaro, ĉar por la laboro mi bezonis solvi problemon, kiu rezistis ĉiuj klasikaj solvklopodoj kaj mi alvenis al neŭronaj retoj. Ili ja solvas la problemojn... foje... foje ne... foje ili simple frenezas kaj stupidas.
Mi ja programas multe, kaj pro laboro, kaj pro persona intereso. Kaj mi ĉiam studadas lingvojn.
Min interesas tiu temo, ĉar ĝi temas pri gramatikoj kaj parsiloj; du temoj tre gravaj por mi kaj kiujn mi studadis profunde.

Unu el miaj plej ŝatataj pensumadoj estas: Se oni vidigas al eksterterano la francan, la japanan, la kekĉian kaj python3, lisp kaj erlang, ĉu la eksterterano eblos ekscii kiuj el ili estas homaj kaj kiuj maŝinaj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-17 23:42:53

nornen:

Unu el miaj plej ŝatataj pensumadoj estas: Se oni vidigas al eksterterano la francan, la japanan, la kekĉian kaj python3, lisp kaj erlang, ĉu la eksterterano eblos ekscii kiuj el ili estas homaj kaj kiuj maŝinaj?
Kio signifas ekzakte "homa" kaj "maŝina"?

Ĉu vidante nekompreneblan sinsekvon de signoj, vi povas decidi ĉu tajpis ilin maŝino aŭ eksterterano? Kio pri Phaistos, Voynich, Glozel ktp?

Mi nur surface konas la neŭrajn retojn. Mi supozas, ke ili funkcias kiel la Brodmann areoj, sed ke oni bezonas plurajn etaĝojn se la problemo estas malsimpla.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-18 00:31:00

Mi trarigardis la priskribon de la libro de Conway. Ĝi efektive ŝajnas interesa. Mi konis nur lian Ludon de la Vivo.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-18 21:46:21

Returnante al la kompreno de eldiraĵoj kaj skribaĵo en la homa cerbo.

Mi forte kredas, ke tio ne povas funkcii kiel la algoritmoj, kiujn vi prezentis.
Ni aŭdas la vortojn de eldiraĵo unu post la alian, ni legas la vorton de skribaĵo unu post la alian. La eniro de informacio estas seria: unu simbolo post alia. Ni ja havas certan kapablon de memorigi simbolojn (evidente), tamen mi simple ne povas kredi ke la cerbo komencas parsi la simbolĉenon nur kiam li jam ricevis la lastan simbolon. Kaj viaj algoritmoj funkcias tiel: oni devas trovi la plej grandan valoron, kaj tio nur eblas, se oni jam konas ĉiujn valorojn.
Homa lingvoparsilo laŭ mi devige estas seria kaj li procezas la simbolojn "au fur et à mesure" ili alvenas. Mi ne dubas ke certaj simbolaroj, kiuj ankoraŭ ne povas esti redukitaj, eniras "staplon" aŭ ion similan, tamen mi ja forte dubas, ke unue la tuta simbolĉenon eniras la staplon kaj poste oni ekparsas.

Prenu matematikon ekzemplon:
Kiam mi diras al vi (tri punktoj estas paŭzo) "3 ... + ... 5 ... + ... 2 ... + ... 4 ... * ... 2 ... = ?", kion vi faras?
Ĉu atendas ĝis ke mi diru "= ?", memorigante ĉiujn simbolojn kaj poste vi ekkalkulas? Sen scii, kiom da simboloj alvenos?
Ĉu vi faras ion kiel tion ĉi:
Vi aŭdas 3 kaj memorigas 3.
Vi aŭdas + kaj memorigas 3 +.
Vi aŭdas 5 kaj memorigas 8.
Vi aŭdas + kaj memorigas 8 +.
Vi aŭdas 2 kaj memorigas 10.
Vi aŭdas + kaj memorigas 10 +.
Vi aŭdas 4 kaj memorigas 14. (hoho, mi trompis vin)
Vi aŭdas * kaj pensas "fek, li trompis min", komencas back-tracking kaj espereble ankoraŭ scias ke la lasta nombro estis 4. Kaj vi memorigas 10 + 4 *.
Vi aŭdas 2 kaj memorigas 18.
Vi aŭdas = ? kaj diras ok dek.

Mi opinias ke parsado de lingvo funkcias same.

((Post iom da tempo, eble vi ŝanĝos vian algoritmon por ke mi ne plu trompu vin per "*". Kaj via staplo disvolviĝas tiel 3, 3 +, 3 + 5, 8 +, 8 + 2, 10 + 4, 10 + 4 *, 10 + 8, 18. Kaj tio estas ekzakte kaj precize LALR(1)-parsilo.))

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-18 23:53:25

Malfacilas memorigi listo de nombroj sen scii antaŭe kiom da ili estas, almenaŭ proksimume. Oni devas "prepari" sian cerbon por enigon de nombroj, kaj tiu preparo ne estas la sama laŭ la kvanto de nombroj kaj la traktado kiu atendas ilin.

Vi eble konas la faman ŝercproblemon pri tramo, kie vojaĝantoj eniris kaj eliris al ĉiu haltejo. La solvanto, nesciante la estontan demandon, zorge aldonas kaj subtrahas nombrojn, kaj tiam oni anoncas al li, ke la demando estas: "kiom da haltejoj estas?"

Demando pri via problemo: Kial mi ne povas respondi 28? Ĉu vi devas nepre eldiri parentezojn, aŭ ĉu mi devas aŭtomate pensi, ke tio estas legado de simboloj sur papero?

Mi pensas, ke vi prononcus la frazon tiele:
"3 ... plus ... 5 ...plus ... 2 ... plus ... 4 foje 2 ... egalas kiom ?"
la longeco de paŭzoj kompensus la neesto de parentezoj, almenaŭ por unu nivelo.

Se vi dirus 4 foje... du plus tri, mi komprenus 4*(2+3)

La realeco devas esti miksaĵo de via sistemo kaj de la mia, kun iom da paralela traktado. Retroiro (backtracking) devas okazi nur escepte, kiam estas nekompreno kaj tempo por ripeti la enhavon de nia ĵusa memoro.

Reen al la supro