Naar de inhoud

La mesaĝilo ne plu ekzistas !

door Zam_franca, 30 augustus 2019

Berichten: 7

Taal: Esperanto

Zam_franca (Profiel tonen) 30 augustus 2019 16:12:38

Eble mi diras tion tre malfrue : la eta koverto malaperis !

MiMalamasLaAnglan (Profiel tonen) 3 september 2019 15:40:36

Kiam ekzistis la mesaĝilo? Mi neniam vidis ĝin.

Urho (Profiel tonen) 3 september 2019 17:41:50

MiMalamasLaAnglan:Kiam ekzistis la mesaĝilo? Mi neniam vidis ĝin.
Ĝi ekzistis antaŭ ĉi tiu: La nova versio de lernu!

pace (Profiel tonen) 4 september 2019 09:09:52

Mi vere bedaŭras ke ĝi ne plus ekzistas.

Alia punkto estas ke antaŭe oni povis vidi ne nur la landojn de la membroj sed ankaŭ la urbojn.
Nun oni vidas nur la landon.
Estis bona ligo por tiuj kiuj volas vojaĝi kaj renkonti membron kun kiu li havis kontakton per ... la mesaĝilo.

Metsis (Profiel tonen) 4 september 2019 10:31:29

Uzu Amikumun.

Urho (Profiel tonen) 4 september 2019 10:46:31

pace:Alia punkto estas ke antaŭe oni povis vidi ne nur la landojn de la membroj sed ankaŭ la urbojn.
Nun oni vidas nur la landon.
Nu, vi ja povas ĉiam uzi "Montri la profilon"-butonon por vidi urbon, kie la uzanto loĝas (kompreneble, se ŝli decidis anonci ĝin).

Zam_franca (Profiel tonen) 4 september 2019 13:22:31

Metsis:Uzu Amikumun.
Nu...mi jam uzas ĝin ! Tamen dankon

Terug naar boven