Naar de inhoud

Teksto-al-diro

door LM59650, 28 januari 2020

Berichten: 5

Taal: Esperanto

LM59650 (Profiel tonen) 28 januari 2020 07:57:26

Saluton

Ĉu vi konas programojn por laŭtlegi E-o tekstojn, el "pdf" aŭ "doc" dokumentoj ?

sergejm (Profiel tonen) 28 januari 2020 12:43:04

Kiel mi scias, tiuj mankas.
Mi provis fari programon por laŭtlegi Esperanton en Android uzante voĉon de alia lingvo, sed ne succesis.

Metsis (Profiel tonen) 29 januari 2020 08:53:10

Ja ekzistas kelkaj retaj paĝoj, kien oni povas meti Esperantan tekston kaj la paĝo laŭlegas ĝin. Ekzistas ankaŭ programoj, kiujn oni povas enkorpigi en siajn aplikaĵojn aŭ retejojn.
 

LM59650 (Profiel tonen) 29 januari 2020 09:37:43

Dankon, mi provos ilin.
Mi ĵus trovis ankaŭ tiu-ĉi paĝon :
http://ttsdemo.com/
Uzu "Effect/speed", kaj "level" por reguligi la rapidecon.
Ŝajnas, ke ĉ, ŝ, ktp estas konvertendaj al cx, sx,...

https://parol.martinrue.com estas pli bona.

Metsis (Profiel tonen) 29 januari 2020 12:25:24

LM59650:
Mi ĵus trovis ankaŭ tiu-ĉi paĝon :
http://ttsdemo.com/
Uzu "Effect/speed", kaj "level" por reguligi la rapidecon.
Ŝajnas, ke ĉ, ŝ, ktp estas konvertendaj al cx, sx,...
Ŭaŭ! Tiu ttsdemo ŝajnas demonstri potencon de Oddcast.

LM59650:
https://parol.martinrue.com estas pli bona.
Jes, la sistemo de Martin Rue estas interesa, kiel ankaŭ la kromprogramo de Wordpress Responsive voice.

Terug naar boven