Til innholdet

Teach Esperanto to Primary School children all over the world.

fra morico,2019 1 4

Meldinger: 41

Språk: Esperanto

morico (Å vise profilen) 2019 1 7 16:42:19

Jes. Se instruistoj de la elementa lernejo lernigis Esperanton kaj povus doni ekzemplojn, tiu estus pli bone.
La peticio venis de Aŭstralio.
La Internacia Lingvo (ILo) ne havas esceptojn. Do, per bonaj instru-iloj, la instruisto povas tre rapide kaj la lernantoj rapide lerni la bazojn de la lingvo.
Multe da personoj diras ke ne estas instruistoj de Esperanto. Sed post kelkaj horoj de lernado, instruisto povas komenci lernigi la gejunulojn.

ninkatok123 (Å vise profilen) 2019 1 8 07:32:24

sendiulo (Å vise profilen) 2019 1 8 11:41:26

ninkatok123:Dankon por plibonigi la
ព័័តមានកីឡាបាល់ទាត់
Nedankinde

sendiulo (Å vise profilen) 2019 1 8 11:46:03

morico:
La peticio venis de Aŭstralio.
Mi verŝajne forigis leteron de avaaz.org. Ĉu tie estis skribite ankaŭ al kiu estos sendita la peticio?

morico (Å vise profilen) 2019 1 8 23:08:49

La peticio povas esti sendita al lernejoj por montri ke tiu ago estis jam farita, ke tio estas ebla.
Por sendi al politikistoj aŭ registaroj, necesas atendi ke la nombro de subskribintoj estos pli grava.

sendiulo (Å vise profilen) 2019 1 9 07:37:27

Al Dianne necesus en la teksto mencii pri propedeŭtiko. Mi legis en vikipedio: ... Mi ne certas, ke ĉiuj instruistoj scias tion.

Altebrilas (Å vise profilen) 2019 1 9 09:02:33

morico:Jes. Se instruistoj de la elementa lernejo lernigis Esperanton kaj povus doni ekzemplojn, tiu estus pli bone.
La peticio venis de Aŭstralio.
La Internacia Lingvo (ILo) ne havas esceptojn. Do, per bonaj instru-iloj, la instruisto povas tre rapide kaj la lernantoj rapide lerni la bazojn de la lingvo.
Multe da personoj diras ke ne estas instruistoj de Esperanto. Sed post kelkaj horoj de lernado, instruisto povas komenci lernigi la gejunulojn.
Kio signifas "la bazojn"? Ĉu tio korespondas al la nivelo A1 de la Eŭropa referenckadro? Ĉu nur la alfabeto kaj la terminaĵoj? Ankaŭ oni povas diri, ke ĉiuj konas la bazojn de la angla lingvo. Ĉu tio sufiĉas?

Kaj via lasta frazo antaŭsupoze pravigas tiujn, kiuj asertas, ke mankas esperantaj instruistoj. Feliĉe, tio ne estas vera, dank'al la klopodoj de tiuj kiuj organizas esperantajn ekzamenojn kaj donas oficialajn diplomojn al la plej kapablaj.

morico (Å vise profilen) 2019 1 11 16:09:22

La malfacilaĵo de Esperanto estas ke ĝi estas ne aŭ tre malofte instruata en la lernejoj. Ĉefa argumento kontraŭ Esperanto estas ke ne ekzistas sufiĉe da instruistoj de Esperanto. La peticio povas montri la facilecon de la instruado kaj de la lernado de Esperanto, en komparo de la aliaj lingvoj.
La agado de la bonaj esperantistoj en periodo de rapida kreskego estos tre grava.

Multe da gentoj hipotezas ke ĉiuj lingvoj estas malfacilaj al la sama nivelo.
La kono de baza Esperanto permesas paroli rapide iomete en esperanto, plibonigi la konon de sia nacia lingvo kaj komenci lerni pli rapide aliajn lingvojn.
La bona lingvo (enkonduko)
Aŭskulti Elŝuti

Altebrilas (Å vise profilen) 2019 1 11 18:18:54

La agado de malbonaj esperantistoj ankaŭ gravas: ili plejfrue eble devas iĝi bonaj!

Frano (Å vise profilen) 2019 1 14 14:26:52

These teachers require a kit of resources to do this and this kit is available at www.mondeto.com for English speaking countries and will soon be available in more than 100 other countries where Esperanto is being spoken at present.
Ĉu la ligilo www.mondeto.com funkcias?

Tibake til toppen