Til innholdet

Koramiko

fra nshepperd,2008 12 21

Meldinger: 17

Språk: Esperanto

Ĉevalo (Å vise profilen) 2008 12 30 01:01:45

Ĉiuj supre menciitaj vortoj kun "vir" estas ridindaj.

Filu (Å vise profilen) 2008 12 30 01:23:47

Kaj survangindas vi, ĉevalo.

Ĉevalo (Å vise profilen) 2008 12 30 02:20:40

Filu:Kaj survangindas vi, ĉevalo.
Kaj tio ĉi estas heninda kaj hufobatinda. rido.gif

Rodrigoo (Å vise profilen) 2009 1 2 15:51:47

Uzu la vortojn laŭvole, karaj, ĉiuj rajtas fari kiel emas.

Sammondane,
Ĥod

jchthys (Å vise profilen) 2009 1 2 16:33:24

Mi opinas, ke "amikiĉo" estas tre bona.

werechick (Å vise profilen) 2009 1 2 21:21:11

Rogir:Ĉar personaj vortoj norme estas viraj, kaj inaj versioj kunhavas -in-. Vere, kiam vi bezonas paroli pri gekoramiko kaj ne mencii ĝian sekson?
Ofte, mi devas paroli pri mia koramikino sed devas ne diri ke ŝi estas ina. Miaj mastroj ne scias ke mi estas geja ulino, do mi ofte "play the pronoun game," (ne uzas inajn aŭ virajn pronomojn).

Mi parolas tiel do mi povas diri ion, kaj ne mensogi.

Nature, miaj mastroj ne estas samideanoj. Ili parolas angle kun mi, do mi diras ke mi havas "sweetheart," sed, kun mia esperantistaj geamikoj, mi diras ke mi havas bonegan koramikinon. ridulo.gif

nikko (Å vise profilen) 2009 1 3 09:19:59

Al mi ŝajnas ke en Esperanto jam ĉio estas taŭga.

Estas en Eo principo de "Neceseco kaj sufiĉeco", ekstrema precizeco ne estas celo de lingvo.

Por dezirantoj Loglan estas bona solvo okulumo.gif (aŭ eĉ IDO)

Tibake til toppen