Til innholdet

traduko de "lingvaj trezoroj"

fra super-griek,2009 7 21

Meldinger: 7

Språk: Esperanto

super-griek (Å vise profilen) 2009 7 21 19:39:39

Saluton,

Mi kaj amikino mia provas fari plurlingvan retpaĝaron "Lingvaj trezoroj - por protekti la tuthomaran lingvotrezoron". Ni serĉas allogajn tradukojn de tiu titolo en:

la angla
la franca
la hispana
la japana
la rumana
la germana
la itala

Se vi denaske parolas alian lingvon, ni eble povos uzi vian sugeston pli malfrue (ni ne bezonas helpon por la nederlanda lingvo okulumo.gif ).

Bonvolu helpi nin sal.gif

jchthys (Å vise profilen) 2009 7 21 19:58:22

En la angla
“Linguistic treasures: to protect the riches of language that belong to all mankind.”

fizikisto (Å vise profilen) 2009 7 21 20:18:18

Germana:

"Linguistische Schätze - zum Schutz der Sprachvielfalt der gesamten Menschheit"

Ramo (Å vise profilen) 2009 7 21 22:25:27

En la hispana
"Tesoros lingüísticos - para proteger el tesoro lingüístico de toda la humanidad."

super-griek (Å vise profilen) 2009 7 22 08:37:15

Dankon pro la sugestoj rideto.gif

Estas por mi okulfrape ke ĉiuj ĝisnunaj kontribuoj uzas tiun vorton linguistic/linguistisch/lingüistico. En la nederlanda, ni uzas la vorton linguïstisch nur rilate al "lingvistiko/lingvoscienco", kaj nur tre malofte rilate al "lingvo".

La nederlanda versio de "lingvaj trezoroj" strukture tre similas la esperantan: talige schatten ("lingvo" en la nederlanda iĝas taal; talig estas adjektivo derivita de tiu substantivo).

darkweasel (Å vise profilen) 2009 7 22 19:34:09

Nu, vere mi mem ankaŭ uzus "linguistisch" nur kiel tradukon por "lingvoscienca", ne por "lingva". Jen do pli bona traduko uzanta kunmetaĵon ("lingvotrezoro"):
"Sprachschätze - zum Schutz der Sprachvielfalt der gesamten Menschheit"

crescence (Å vise profilen) 2009 7 28 16:26:21

en la franca :

trésors linguistiques : protéger les richesses des langues du monde entier

Tibake til toppen