Ĉu ĉiu popolo diskutas siamaniere?
od Terurĉjo, 21 sierpnia 2007
Wpisy: 9
Język: Esperanto
Terurĉjo (Pokaż profil) 21 sierpnia 2007, 21:05:51
Tio estas loko por diskuti diversajn temojn en la angla.
En la litova
Tio estas loko por diskutoj en la litova.
En la nederlanda
Ĉi tie oni povas diskuti en la nederlanda.
En la hispana
Por diverstemaj diskutoj en la hispana.
En la hungara
Ĉi tie vi povas diskuti en la hungara lingvo.
En la franca
Tio estas loko por diskutoj en la franca
En la ĉina
Por diskutoj en la ĉina lingvo.
En la rusa
Loko por babili en la rusa lingvo.
En la germana
Ĉi tie vi povas diskuti en la germana lingvo.
En la itala
Por diskutoj en la itala lingvo.
En la portugala
Loko por diskutoj en la portugala.
Iomete strange al mi estas, ke nur rusoj babilas, dum ĉiuj aliaj diskutas.
Krom tio, la plej longan priskribon havas la angla forumo, la plej mallongan - la ĉina.
Terurĉjo (Pokaż profil) 16 września 2007, 17:08:59
Filu (Pokaż profil) 16 września 2007, 20:47:24
Terurĉjo:Verŝajne, nur rusoj ne kapablas pridiskuti ion, tial rusoj havas babilejon, dum ĉiuj aliaj - diskutejojn.Kara Terurĉjo,
Ne estu tiom negativa pri via popolo: leginte multajn bonegajn verkistojn rusajn, mi scias, ke rusoj ja kapablas diskuti (aŭ almenaŭ diskutigi iliajn rolantojn). Eble la rusoj nur pli ŝatas gajan babiladon ol gravan diskutadon, kiam alilandanoj tra la tutmondo pli seriozas kaj nur malfacile povus akcepti ke Lernu! enhavus malgravan babilejon por ilialingvaj interŝanĝoj.
Eble la Esperantistaj rusoj instruos al ĉiuj ni seriozuloj la ĝojon malgrave kaj senkonsekvence babili...
(Flanke de tiu fadeno, ekvintris ĉi tie la pasinta semajno... Ĉu jam okazis la sama en via parto de la fridega Rusujo?)
Mielo (Pokaż profil) 24 września 2007, 17:52:52
Más nyelveken
.
.
Oroszul
Kínai nyelvű beszélgetésekhez
t.e Esperante:
En aliaj lingvoj
.
.
Ruse
Por ĉinaj lingvaj interparoloj
sergejm (Pokaż profil) 6 marca 2008, 13:40:16
Terurĉjo:Verŝajne, nur rusoj ne kapablas pridiskuti ion, tial rusoj havas babilejon, dum ĉiuj aliaj - diskutejojn.Rusoj diskutas en Esperantaj kaj angla duskutejo. Kaj restas rusan babilejon por babili.
En la angla diskutejo dukutas ĉiuj - komparu kvanto de mesaĝoj; pro tio ĝi havas la plej longan priskribon.
StephaSport (Pokaż profil) 8 marca 2008, 20:39:27
Questo è il luogo per discutere diversi argomenti in inglese
In cinese
Per discussioni in cinese.
In francese
Questo è il forum per le discussioni in francese
In tedesco
Qui potete discutere in tedesco.
In greco
Questo è il forum per le discussioni in greco.
In ebraico
Per discussioni in lingua ebraica.
In spagnolo
Per discussioni di vario argomento in spagnolo.
In ungherese
Qui potete discutere in ungherese.
In italiano
Qui si può discutere in italiano.
In giapponese
Qui potete discutere in giapponese.
In coreano
Per discussioni in coreano
In lituano
Questo è il forum per le discussioni in lituano.
In olandese
Qui si può discutere in olandese.
In norvegese
Qui potete discutere in norvegese.
In polacco
Forum per discussioni in polacco.
In portoghese
Forum per discussioni in portoghese.
In russo
Qui si parla in russo.
Ĉe la itala versio de la paĝaro, por ĉiuj lingvoj, oni "diskutas" aŭ faras "diskutadojn". Nur por la rusa oni "parolas".
Mi ege ŝatus grave diskuti kun miaj rusaj samideanoj, sed ŝajnas ke mi povus nur "simple" paroli kun ili!
Steĉjo
Terurĉjo (Pokaż profil) 8 marca 2008, 23:33:06
Sed originala priskribo de la forumo en Esperanto estas - Loko por babili en la rusa lingvo.
Nome tiun ĉi tekston divers-lingvaj tradukantoj tradukas nacilingven.
Kiu verkis la tekston? Verŝajne, iu el la lernu!-teamo.
Tamen mi vin atentigas, ke la fadeno troviĝas en la forumo "HUMURO"!
trurl (Pokaż profil) 2 czerwca 2008, 12:44:43
En la rusaRusoj babilas ruse, per la rusa lingvo, sur la rusa lingvo, sed neniam en la rusa lingvo.
Loko por babili en la rusa lingvo.
Matthieu (Pokaż profil) 2 czerwca 2008, 13:29:15