Więcej

Respondi nean demandon

od Matthieu, 16 września 2007

Wpisy: 7

Język: Esperanto

Matthieu (Pokaż profil) 16 września 2007, 15:37:28

Kiel oni respondas nean demandon en Esperanto?

Ekzemple: Ĉu vi ne estas tie?
Se mi respondas “Ne”, ĉu tio signifas “Ne, mi ne estas tie” aŭ “Ne, mi ja estas tie”?

Terurĉjo (Pokaż profil) 16 września 2007, 17:00:37

Jes.

Rao (Pokaż profil) 16 września 2007, 18:03:12

Mi konsilas al vi legi ĉi tiun parton de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Mi havis la saman dubon, kiam mi estis komencanto, kaj tiu paĝo donis al mi la respondojn necesajn.

Matthieu (Pokaż profil) 16 września 2007, 19:09:40

Dankon, Rao!

Ambaŭ kazoj estas ĝustaj... Ne tre praktika.

mnlg (Pokaż profil) 16 września 2007, 22:11:25

Mi kutime uzas ja.

Ĉu vi ne iris?
Mi ja ne iris.

Mielo (Pokaż profil) 17 września 2007, 07:45:09

Mutusen:Kiel oni respondas nean demandon en Esperanto?

Ekzample: Ĉu vi ne estas tie?
Se mi respondas “Ne”, ĉu tio signifas “Ne, mi ne estas tie” aŭ “Ne, mi ja estas tie”?
Jes, mi ne estas tie.

homojKunHomoj (Pokaż profil) 17 września 2007, 15:59:42

Ĉi tiu malofte ankaŭ okazas en la Germana Lingvo. Ĝi havas eĉ havas specialan nomon, kiun mi bedaŭrinde ne povas memorigi. Vi ĉiam devas respondi kun kompleta frazo. Do:
Ja, mi estas tie.
Ja, mi ne estas tie.
Ne, mi estas tie.
Ne, mi ne estas tie.

Amike
hoKo

Wróć do góry