Więcej

Pri tagovortoj

od Jasminka, 5 grudnia 2007

Wpisy: 7

Język: Esperanto

Jasminka (Pokaż profil) 5 grudnia 2007, 12:51:24

Ĉu ĉe vi bone montriĝas ĉapelitaj literoj en tagovortoj? Unu uzanto plendis, ke li ne bone vidas ilin, sed ĉe mi kaj aliaj teamanoj ĉio bonas. Ĉu vi spertas la saman problemon?

horsto (Pokaż profil) 5 grudnia 2007, 16:49:47

Jasminka:Ĉu ĉe vi bone montriĝas ĉapelitaj literoj en tagovortoj? Unu uzanto plendis, ke li ne bone vidas ilin, sed ĉe mi kaj aliaj teamanoj ĉio bonas. Ĉu vi spertas la saman problemon?
Mia retpoŝta programo (kmail) montras malplenan kvadraton anstataŭ ĉapelitan literon. Sed se mi kopias la tekston de la tagovorto en la kampon por nova mesaĝo ĉi tie kaj klakas la butonon 'antaŭmontri' ĉio estas en ordo.

homojKunHomoj (Pokaż profil) 7 grudnia 2007, 21:27:38

Tio estas Problemo de Via uzata Litertipo, horsto. Eble Vi uzas Litertipon kia «Times New Roman» aŭ «Courier New» en la Antaŭrigardo kaj ian alian en la Retpoŝtrigardo, kiu ne subtenas la Ĉapelitliterojn. Do, ŝanĝu tiun Litertipon, se Vi povas (bedaŭrinde mi ne scias kiel tio faritas, ĉar mi uzas «Tondrobirdon») al iu Litertipo, kiu subtenas unikodajn Literojn.
Se io malklaras la Vi, mesaĝu min! Mi ankaŭ povas klarigi al Vi ĉi tiun germanlingve

Terurĉjo (Pokaż profil) 17 stycznia 2008, 17:06:47

ekstertemo.gif
Jasminka, vi ne bezonas anstataŭigi vian ĉarmegan vizaĝeton per ne malpli bela desegnaĵo. Prefere ni vidus vin en la prezent-bildo, ĉu ne? lango.gif

Jasminka (Pokaż profil) 17 stycznia 2008, 21:16:58

Terurĉjo:ekstertemo.gif
Jasminka, vi ne bezonas anstataŭigi vian ĉarmegan vizaĝeton per ne malpli bela desegnaĵo. Prefere ni vidus vin en la prezent-bildo, ĉu ne? lango.gif
Kiel oni diras: Pri gustoj oni disputi ne devas. lango.gif

RiotNrrd (Pokaż profil) 18 stycznia 2008, 05:56:47

Jasminka:Kiel oni diras: Pri gustoj oni disputi ne devas.
Mi nur feliĉas ke Jasminka estas ĉi tie kun ni, helpi ni esperante. Kiun bildeton ŝi elektas (bela aŭ... nu... tiukaze, mi supozas, ankaŭ bela) ne gravas. rideto.gif

white knight (Pokaż profil) 18 stycznia 2008, 09:33:34

Al mi plaĉas la nunan bildeton de Jasminka kaj mi jam diris tion al ŝi.
Ne estas memportreto. rideto.gif

Ŝi jam ofte ŝanĝis la bildetojn kaj mi supozas, ke ŝi elektos novan baldaŭ.

Wróć do góry