Więcej

Enigmo(j) de "Gerda malaperis"

od sergejm, 8 marca 2008

Wpisy: 5

Język: Esperanto

sergejm (Pokaż profil) 8 marca 2008, 11:25:44

En eldonejo "AST" aperiĝis "lernolibro de lingvo ESPERANTO. Komenca Kurso" de Claude Piron kaj Irina Gonĉarova.
Ĝia enhavo:
Antaŭparolo
Bazaj informoj pri lingvo Esperanto.
25 Ĉapitroj de "Gerda malaperis" kun komentoj kaj taskoj.
Poĉapitra Esperanto-rusa Vortaro.
Pri aŭtoroj.
Listo de librovendejoj de AST.

Oni povas aĉeti la lernolibron en ordinara librovendejo! Eldonkvanto 2000 ekzempleroj.

Jen la demando: kiam vi ekscios, ke en Esperanto estas akuzativo, se vi lernos ĝin per tiu lernolibro?

Miland (Pokaż profil) 8 marca 2008, 11:51:53

En la libro GM mem, ni klare vidas la unuan frazon enhavante la akuzativon ('Mi petas vin') en ĉapitro 2. Kaj en libreto por kurso bazita sur GM en Britio, la gramatikaj notoj pri la akuzativo unue aperas rilate de ĉapitro 2.

sergejm (Pokaż profil) 8 marca 2008, 12:12:48

Ankaŭ en la rusa lernolibro gramaktikaj notoj pri akuzativo aperas nur en la dua ĉapitro (do fakte en la tria leciono, se bazaj informoj estas la unua). Mi pensas tio estas sufiĉe malfrue. Sed -N unue aperas en gramatikaj notoj pri TUTA: Ni laboras la tutan tagon. Sed la lernantoj ankoraŭ ne scias kion signifas tiu N.

Miland (Pokaż profil) 8 marca 2008, 15:39:26

sergejm: Sed -N unue aperas en gramatikaj notoj pri TUTA: Ni laboras la tutan tagon.
Eĉ se la celo de la -n finaĵo ĉi tie estas anstataŭi prepozicion, signifante Mi laboras dum la tuta tago, ja ŝajnas netaŭga temo por la unua leciono!

sergejm (Pokaż profil) 13 marca 2008, 06:24:10

Fakte, oni mencias -N en Bazaj informoj, sed sen ekzemploj.
Do atentema leganto scios pri akuzativo de komenco.

Wróć do góry