Więcej

I'm hot

od eran1999, 8 sierpnia 2020

Wpisy: 6

Język: Esperanto

eran1999 (Pokaż profil) 8 sierpnia 2020, 09:55:09

Saluton,
Mi volas diri ke mi fartas varme, la vetero estas varma por mi, ("I'm hot" angle). Ĉu mi povas diri "mi estas varma" aŭ cu necesitas diri algo kiel "mi fartas varma"?

Dankon!

kvarelcentenorvega (Pokaż profil) 8 sierpnia 2020, 11:18:36

Eblas diri ``Mi sentas min varme`` aŭ ``Sentiĝas varme.``

StefKo (Pokaż profil) 9 sierpnia 2020, 09:43:29

Aŭ: "Al mi estas varme"

Altebrilas (Pokaż profil) 10 sierpnia 2020, 09:07:15

La bebo estas varma: ĝi havas febron, ĝi estas malsana.

sudanglo (Pokaż profil) 12 sierpnia 2020, 11:39:55

Estas terure varme en Anglujo hodiaŭ - tro varme por mi.

Mi tro varmas.

StefKo (Pokaż profil) 12 sierpnia 2020, 11:46:03

Altebrilas:La bebo estas varma: ĝi havas febron, ĝi estas malsana.
La bebo estas varma sed al ĝi estas malvarme ĉar ĝi havas febron.

Wróć do góry