Al la enhavo

Kliŝoj pri aliaj popoloj

de Matthieu, 2007-oktobro-11

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Le Hibou (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 21:20:34

En Anglio, ni angloj konsideras ke:

La skotoj estas avaraj, agresemaj, kaj drinkemaj.

La irlandanoj estas stultaj.

La kimroj tre amas (kiel mi povas diri tion delikate?) siajn ŝafojn - do ni nomas ilin ŝaf...ŝatantoj?...

Kaj Britio nomas sin "Unuiĝinta Reĝlando"! Tio vere estas ŝerco!

Aliflanke,

La skotoj estas honestaj, kaj inteligentaj.

La irlandanoj estas ĉarmaj, humuraj, kaj belaj (almenaŭ la irlandaninoj!)

La kimroj estas poetoj kaj kantas belege.

toni692 (Montri la profilon) 2007-novembro-23 09:45:34

La hungaroj havas multajn kliŝojn ne nur pri alilandanoj - ne sciante multon, sed sciante ĉion pli bone ol aliuloj! - sed ankau pri aliaj hungaroj, ekz. pri la sekuloj /hungaroj, kiuj vivas en Transilvanio, ekde 1920 apartenata al Romanio, parte ne inter 1940-1945). Multaj ŝercoj montras tute alian pensmanieron /pro tio ili estas nomataj "gobee" - kurioze pensantuloj/ kaj malmultege parolantoj (ne precipe la sekulinoj).
Ekz. junulo promenas apud la landvojo, kiam ĉaro kun ĉevalo atingas lin. Li demandas: Bonan tagon onklo, ĉu mi povas enĉariĝi? - Jes. - Kiom malproksime estas Kolozsvar /hodiau: Cluj-Napoca/. - Duonhore - Post duonhoro denove demandas la junulo la samon kaj ricevas la respondon: - Hore...

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-novembro-23 11:27:00

En svedio estas(/mi havas) kliŝoj:
-pri finlandoj ke ili estas grumblemaj, seriozaj, profundaj alkoholuloj kiuj batalas kun tranĉilo.
-pri angloj ke ili ne povas kuiri kaj ĉiam havas tapixso.
-pri danioj ke ili drikas multege da biero kaj estas iom pigra kaj nur volas havi "hygge".
-pri norvegoj ke ili ne povas esti kolera, kaj estas tre "hurtiga" (se oni leviĝas tre frue en la mateno kaj kun unu granda rideto prenas longa promeno oni estas "hurtig")
-pri rusioj ke ili estas profundaj kaj parolas pri filosofaj aĵoj dum trinkas vodko kaj post tio marŝi hejmen sed ekdormas en unu neĝondo kaj mortigas.
-pri germanoj ke ili manĝas nur grizaj manĝaĵoj kaj aŭskultas "techno".
-pri poloj ke ili estas multege religia.
-pri fracioj ke ili drikis vinon kaj havas malsanan hepato, estas kultura sed eble iom ŝlima.
-ktp ktp ktp

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-novembro-24 20:24:14

en Italio oni havas multajn kliŝojn pri aliaj popoloj, sed ne ĉiam malbonaj:
ekzemple, oni pensas ke usonanoj estas pli modernaj ol ni; ke la germanaj estas pli lertaj en studo kaj laboro; ke la grekaj estas pli kleraj...

joco (Montri la profilon) 2007-decembro-01 10:35:24

Ĉu ankorau validas, uzata estas la franca frazo: "sale étranger" - malpura fremdulo?
Ĉu iu konas similaĝon en aliaj lingvoj pri la eksterlandanoj?

Reen al la supro