La promeno de la sekreto
ca, kivuye
Ubutumwa 7
ururimi: Esperanto
novatago (Kwerekana umwidondoro) 18 Ruhuhuma 2008 17:47:44
vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
Kion ĝi signifas?
Dankon, Novatago.
Marie-Ange (Kwerekana umwidondoro) 18 Ruhuhuma 2008 18:22:46
novatago:Mi legis la vorton de la tago kaj mi ne komprenas la signifon de la sekva frazo:Mi komprenas la frazo, se la vorto "sekreti" ankaŭ signifas "sekreton doni"...
vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
Kion ĝi signifas?
Dankon, Novatago.
Marie-Ange (Fr)
novatago (Kwerekana umwidondoro) 18 Ruhuhuma 2008 22:21:06
Sekreti: gardi sekreton pri io
Sekreti al: malkovri la sekreton al iu/j se tiuj promesas ne malkovri la sekreton al alia/j. Konfidi sekreton.
La reta vortaro ne eksplikas ĝin bone ĉar por ambaŭ signifoj, ĝi uzas la vorton "sekreti" sen meti "al" nenien. La dua signifo estas sufiĉe malsama por uzi alian vorton. Mi ne uzus "sekreti" por signifi "konfidi sekreton".
Ĝis, Novatago.
Terurĉjo (Kwerekana umwidondoro) 18 Ruhuhuma 2008 22:25:24
sed kion scias duopo, tion scias ĉiuj
Ĉevalo (Kwerekana umwidondoro) 19 Ruhuhuma 2008 04:26:36
novatago:Mi nun komprenas bone. Mi legis plibone la Reta Vortaro kaj mi komprenas tiun ĉi:1) sekreti = gardi sekreton pri io
Sekreti: gardi sekreton pri io
Sekreti al: malkovri la sekreton al iu/j se tiuj promesas ne malkovri la sekreton al alia/j. Konfidi sekreton.
2) sekreti = ensekretigi = malkovri sekreton al iu = inici iun en sekreton
Terurĉjo:sekreti=diri sekrete, diri ion sekretan nur al fidela homo.Sekreto, kiun konas pli ol unu homo, ne estas sekreto
sed kion scias duopo, tion scias ĉiuj
Miland (Kwerekana umwidondoro) 18 Ntwarante 2008 14:01:22
Terurĉjo (Kwerekana umwidondoro) 18 Ntwarante 2008 21:01:00
Miland:Laŭ mi, oni devus uzi konfidi anstataŭ sekreti se oni volas diri ke oni malkaŝas sekreton al iu.Vi pravas.
Li konfidis sekretajn informojn al la edzino, sed poste amare bedaŭris pri tio.