Al la enhavo

KIO DONIS AL VI ESPERANTO?

de Lodzano, 2008-majo-17

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Lodzano (Montri la profilon) 2008-majo-17 17:26:37

Karaj Amikoj
Bonvolu helpi al esperantistoj en urbo Lodz en Pollando. Lodza Filio de Pola Esperanto-Asocio ĉi jare festas 100-an datrevenon de E-movado en nia urbo. Okaze de tiu solenaĵo en augusto ni ankau organizas 31 Tutpollandan Esperanto-Kongreson. Ni petis ĉefredaktoroj de lokaj amaskomunikiloj (gazetoj, ĵurnaloj, radio) skribi pri Esperanto kaj pri la solenaĵo. Nian peton interalie akceptis dumonata kultura revuo "Kalejdoskop Kulturalny" (Kultura Kalejdoskopo) Ĉefredaktorino petas pri respondoj al demando
"KION DONIS AL MI ESPERANTO?"
Estus bone se respondoj venos el diversaj landoj de la mondo. Sufiĉas malgranda teksto maksimume 1/3 de paĝo . Bonvolu subskribi: nomoj, lando kaj profesio. Se vi povus dum du tri tagoj respondi al mia adreso ni estas ege kontentaj kaj via respondo tradukita al pola lingvo aperos en la revuo.
Karaj skribu al mia retadreso
Robert Kaminski rk-lodzo@poczta.ap.pl au lodzano@neostrada.pl

PS Bonvolu transdoni nian peton al aliaj esperantistoj sal.gif

korka (Montri la profilon) 2008-oktobro-12 22:02:17

Karaj miaj gesamideanoj!Mi bedaŭras,se mi jam malfruis skribi al vi sed mi nur nun komencis lerni uzi la komputilon,kaj hieraŭ,kiam mi helpis disvastigi Esperanton en la centro de Budapesto,kie ni starigis belan tendon.Mi rememoris ke mia panjo kiel ruze Esperanigis min,kaj nun mi jam estas tre feliĉa pro tio.Post unu jara lernado HEA ĵetis min en profundan akvon,mi devis gvidi la polan grupon de Regina.Ĉar mia praulino estis polino,kiam mi vizitis Pollandon mi komencis lerni la polan lingvon helpe de Esperanto.En la polan vortaron mi metis punkton kie egalis kun E-vorto.Provu ankaŭ Vi!Estas tre bona varbilo montri kiom da punkton oni vidas.Esperantista mia amiko gastigis min.Vi scias ke ofte ni estas gastoj,kaj ankaŭ ni gastigas samideanojn, tiel antaŭ ni pli facile malfermiĝas la mondo.Mi ricevis tre grandan donacon de E.-o,mian italan edzon/ Mirco Emeriko Marcetta/,kun kiu ni vivis 15 jarojn en granda feliĉo,parolante nur Esperante,kaj laborante sur tre grava tasko.Mirko inventis ideografian lingvon,Vidlingon,kiun ĉiu popolo povas legi en propra,gepatra lingvo/eĉ analfabeto/Mia patro,kaj mi estis kunkreantoj. Mi estas fiera ricevi la honorinsignon de HEA.Dum horoj mi povus skribi al vi,pri vojáĝoj,konferencoj,kaj geamikoj.Ankaŭ pri VEF/Vintra Esperantista Ferio/en Budapesto en kies organizado dum jaroj mi helpis.Mi deziras al vi sukcesplenan laboron! Orsika Kiss

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 16:55:43

Esperanto donis al mi interesan hobion. Ĝi donis al mi la eblecon lerni alian relative facilan lingvon, kiu ebligas min komuniki kun homoj tra la tuta mondo. Ĝi ankaŭ donis al mi la eblecon fari interesajn feriojn per ĉe-esti kongresojn!

Reen al la supro