Al la enhavo

Kion bezonus esperantlingva lando?

de MiMalamasLaAnglan, 2019-novembro-23

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-23 22:22:17

(Kompreneble, krom teron)

Estus interese skribi leĝojn por esperantlingva lando. Kiel funkcius la registraro? Tio aparte interesus, pro manko de tero. Ni skribu konstitucion!

Kion alian bezonus la sentera lando? Kiel ĝi nomiĝus? Senterio?

LM59650 (Montri la profilon) 2019-novembro-24 08:30:36

"Parolando".
Ĉu vi legis la romanoj de Philip Jose Farmer, pri Rivermondo ?

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-24 09:43:56

MiMalamasLaAnglan:(Kompreneble, krom teron)
(...)
Kiel ĝi nomiĝus? Senterio?
Esperio

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-24 20:52:07

"La Konstutucio de Esperantujo":
La unua ĉapitro, parto n-ro 1:
1) Esperantujo estas absoluta monarĥio, kie regas Lia Esperantujestra Moŝto. La Esperantujestro estas elektata fare de la Komitato de Piuloj (konsistas el cent anoj). La novaj anoj de la Komitato estas elektataj per voĉdonado. En la voĉdonado povas partopreni nur la Komitatanoj. Lia Esperantujestra Moŝto eksigendas, se Lia Esperantujestra Moŝto murdis, malvirgigis, ŝtelis, kabeis, provis tuŝi la Fundamenton de Esperanto aŭ faris aliajn similajn agojn.
2) Esperantujo estas regno de Esperantistoj. Ĉiu homo, scianta la lingvon Esperanto povas enmigri en Esperantujon kaj post kiam li ĵuros je sia fideleco al la Fundamento de Esperanto, li povas iĝi civitano de Esperantujo. Krom esperatistoj la civitanecon de Esperantujo povas ricevi la neespetantismoj, apartenantaj al la jenaj kategorioj:
a) La nematura infano de Esperantisto.
b) La edzo aŭ edzino de esperantisto.
c) La patro kaj patrino de esperantisto kaj aliaj liaj prauloj (avoj, avinoj, praavoj, praavinoj k. t. p.)
ĉ) La persono, kiu ne estas kapabla ellerni Esperanton pro iu malsano. Ekzemple, la denaska surdulo povas ricevi la civitanecon, se li pri tio petas la Komitaton de Piuloj.
La esperantisto seniĝas je sia Esperantuja civitaneco, se li esprimas malamikan rilaton al Esperanto aŭ al la Fundamento de Esperanto, tamen la personoj, ricevintaj la civitanecon pro sia parenceco kun li, ne seniĝas je sia civitaneco. Se homo iĝis Esperantujestro aŭ ano de la Komitato, li ne plu estas rigardata, kiel civitano, sed kiel ano de la registaro.
La anoj de la Komitato de Piuloj povas doni la civitanecon kaj senigi je ĝi. Alia(j) civitaneco(j) de civitano de Esperantujo ne estas agnoskataj fare de la Registaro
3) La lingvo de la oficialaj dokumentoj de la Komitato de Piuloj estas Esperanto. En ĉiuj gazetoj, eldonataj fare de la Komitato de Piuloj estas uzata nur Esperanto.
4) Esperantujo havas sian apartan interreton, kie estas uzata preskaŭ nur Esperanto.

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-25 08:18:00

🤣

Frano (Montri la profilon) 2019-novembro-25 09:00:49

Jxusteno:"La Konstutucio de Esperantujo"
Oficialaj festotagoj:
14-a de marto - Pi-tago
26-a de julio - UL-tago
15-a de decembro - Z-tago

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-25 17:44:54

Vi preteratentis la financajn aspektojn...

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-27 16:16:23

Jxusteno:"La Konstutucio de Esperantujo":
La unua ĉapitro, parto n-ro 1:
1) Esperantujo estas absoluta monarĥio, kie regas Lia Esperantujestra Moŝto. La Esperantujestro estas elektata fare de la Komitato de Piuloj (konsistas el cent anoj). La novaj anoj de la Komitato estas elektataj per voĉdonado. En la voĉdonado povas partopreni nur la Komitatanoj. Lia Esperantujestra Moŝto eksigendas, se Lia Esperantujestra Moŝto murdis, malvirgigis, ŝtelis, kabeis, provis tuŝi la Fundamenton de Esperanto aŭ faris aliajn similajn agojn.
2) Esperantujo estas regno de Esperantistoj. Ĉiu homo, scianta la lingvon Esperanto povas enmigri en Esperantujon kaj post kiam li ĵuros je sia fideleco al la Fundamento de Esperanto, li povas iĝi civitano de Esperantujo. Krom esperatistoj la civitanecon de Esperantujo povas ricevi la neespetantismoj, apartenantaj al la jenaj kategorioj:
a) La nematura infano de Esperantisto.
b) La edzo aŭ edzino de esperantisto.
c) La patro kaj patrino de esperantisto kaj aliaj liaj prauloj (avoj, avinoj, praavoj, praavinoj k. t. p.)
ĉ) La persono, kiu ne estas kapabla ellerni Esperanton pro iu malsano. Ekzemple, la denaska surdulo povas ricevi la civitanecon, se li pri tio petas la Komitaton de Piuloj.
La esperantisto seniĝas je sia Esperantuja civitaneco, se li esprimas malamikan rilaton al Esperanto aŭ al la Fundamento de Esperanto, tamen la personoj, ricevintaj la civitanecon pro sia parenceco kun li, ne seniĝas je sia civitaneco. Se homo iĝis Esperantujestro aŭ ano de la Komitato, li ne plu estas rigardata, kiel civitano, sed kiel ano de la registaro.
La anoj de la Komitato de Piuloj povas doni la civitanecon kaj senigi je ĝi. Alia(j) civitaneco(j) de civitano de Esperantujo ne estas agnoskataj fare de la Registaro
3) La lingvo de la oficialaj dokumentoj de la Komitato de Piuloj estas Esperanto. En ĉiuj gazetoj, eldonataj fare de la Komitato de Piuloj estas uzata nur Esperanto.
4) Esperantujo havas sian apartan interreton, kie estas uzata preskaŭ nur Esperanto.
La reguloj por civitaneco estas interesaj (kaj eble bonaj), sed mi ne ŝatas la ideon de absoluta monarĥio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-27 16:42:34

Ĝi bezonus oficialan lingvon.









(ironias mi)

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-decembro-11 16:20:00

Zam_franca:Ĝi bezonus oficialan lingvon.









(ironias mi)
Eble ĝi povus havi kontraŭ-usonaj leĝoj, kiel malpermeso de la skribita angla lingvo.

Reen al la supro