Al la enhavo

Seksĝenado en Esperanto-renkontiĝoj #MeToo

de Jxusteno, 2020-majo-02

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-02 19:01:34

Jam okazis tia 'event(aĉ)o' en iu kongreso, antaŭ unu aŭ du jaroj. Mi legis tion en Libera Folio. Kompreneble, ke agresemuloj ne estu bonvenaj en Esperantujo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-02 19:02:47

Antaŭ du jaroj mi ne estis Esperantisto, sed mi iam retumis en la retpaĝo de Libera Folio kaj trovis tiun artikolon.

rapn21 (Montri la profilon) 2020-majo-02 19:03:43

Mi opinias ke la vorto "seksĝenado" estas pli taŭga ol "seksperforto", ĉar ne estis perforto en la okazaĵoj kiujn mi diskutis en la artikolo (mi verkis ĝin). Sed ili ja estas seriozaj kaj malkomfortaj aferoj. Mi timas ke multaj esperantistinoj spertis seksĝenadon sed ne raportis ĝin kaj ĝi povus esti granda kaŝita problemo.

Kion vi opinias? Ĉu vi iam vidis aŭ aŭdis pri tia agado en Esperantujo?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-02 22:01:29

rapn21:Mi opinias ke la vorto "seksĝenado" estas pli taŭga ol "seksperforto", ĉar ne estis perforto en la okazaĵoj kiujn mi diskutis en la artikolo (mi verkis ĝin). Sed ili ja estas seriozaj kaj malkomfortaj aferoj. Mi timas ke multaj esperantistinoj spertis seksĝenadon sed ne raportis ĝin kaj ĝi povus esti granda kaŝita problemo.

Kion vi opinias? Ĉu vi iam vidis aŭ aŭdis pri tia agado en Esperantujo?
Mi ŝanĝis la titolon, dankon pro la atentigo.

Mi tre ŝatis la artikolon kaj dankas vin pro tio, ke vi verkis ĝin. Mi ŝajne iam legis pri tiaj aĵoj en Libera Folio, sed persone ne vidis, nek aŭdis tiajn aĵojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-03 12:25:50

Mi persone malsamopinias kun vi, rapn21. Mi pensas ke "seksperforto estas tiel kiel mortigo sensange". Ja temas pri perforteco, mensa perforto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-03 16:11:23

Zam_franca:Mi persone malsamopinias kun vi, rapn21. Mi pensas ke "seksperforto estas tiel kiel mortigo sensange". Ja temas pri perforteco, mensa perforto.
Nu, jes, certe ekzemple senkonsenta tuŝado de mamoj ankaŭ estas perforto, tamen ĉe la vorto seksperforto, almenaŭ kiel ŝajnas al mi, oni preskaŭ ĉiam subkomprenas senkonsentan kaj perfortan seksumon, sed ne aliajn formojn de seks(um)rilata perforto, kvankam eble tia vortouzo estas ne tute logika.

Oijos (Montri la profilon) 2020-majo-04 03:44:16

Zam_franca:Jam okazis tia 'event(aĉ)o' en iu kongreso, antaŭ unu aŭ du jaroj. Mi legis tion en Libera Folio. Kompreneble, ke agresemuloj ne estu bonvenaj en Esperantujo.
Ci malpravas. Esperanto estas por ĉiu kaj ĉio.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-majo-04 18:00:22

Oijos:
Zam_franca:Jam okazis tia 'event(aĉ)o' en iu kongreso, antaŭ unu aŭ du jaroj. Mi legis tion en Libera Folio. Kompreneble, ke agresemuloj ne estu bonvenaj en Esperantujo.
Ci malpravas. Esperanto estas por ĉiu kaj ĉio.
Aĉ!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-04 18:31:24

Oijos:
Zam_franca:Jam okazis tia 'event(aĉ)o' en iu kongreso, antaŭ unu aŭ du jaroj. Mi legis tion en Libera Folio. Kompreneble, ke agresemuloj ne estu bonvenaj en Esperantujo.
Ci malpravas. Esperanto estas por ĉiu kaj ĉio.
Ĉu viroj kiuj agresas sekse virinojn estu bonvenaj en Esperantujo? Ne! Kaj mi certas, ke vi samopinias kun mi.

Reen al la supro