Al la enhavo

Kio bremsas la uzon de Esperanto?

de Meŝig, 2008-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 18:05:32

La uzo de Esperanto estas solvo al multaj problemoj de internacia komunikado. Tio ŝajnas al mi esti fakto. Kial do tiu uzo ne estas tiel disvastigata? Historio iom klarigas tion, kaj kelkaj aliaj kialoj ŝajnas al mi supozeblajn, sed tiu fakto mi ankoraŭ trovas mistere kaj via vidpunkto interesas min. Jen kelkaj ideoj:

-La "antaŭjuĝemo" de la Homaro: mi pensas, ke la plimulto de tiuj, kiuj iufoje provis priparoli esperanton al personoj, kiuj tute ne konis ĝin, spertis dubemajn/negativajn reagojn. Eĉ personoj, kiuj neniam lernis unu vorton de Esperanto iafoje asertas, ke artefarita lingvo ne povas funkcii, ne permesas esprimi ĉion, kion la "naturaj" lingvoj permesas esprimi, ktp. Ŝajnas al mi, ke tiu emo juĝi ion tute malkonante la subjekton, tute nesciante sian nescion, estas grava bremso al la disvatigo de Esperanto.
Aliajn psikologiajn reagojn al Esperanto celis priskribi Claude Piron tie.

-La misinformo: estas evidenta, ke la vidpunkto de la neesperantista publiko pri Esperanto pli spegulus la realon se ĝi estus pli bone informata. En mia lando, ŝajnas al mi, la amaskomunikiloj maloftege pritraktas Esperanton, kaj tiel subtenas la antaŭjuĝon laŭ kiu neniu parolas ĝin. Kial Esperanto ne estas pli pritraktata de la amaskomunikiloj? Mi povus hipotezi, sed mi ne volas tro malproksimigi min de la faktoj. Eble profesiulo legos tiun mesaĝon kaj povos klarigi tiun silenton.

-La lingvimperiisma emo de certaj ŝtatoj: mi ne scias, se tio ankoraŭ estas valida niaepoke. Sed tiu emo historie ludis rolon. En 1922 estis proponata Esperanto kiel laborlingvo de la Ligo de Nacioj ("prapatro" de la UN), kaj la franca delegito tute oponis tiun projekton, verŝajne por ne perdi la avantaĝojn, kiujn havigis la grava internacia statuto de la franca lingvo.

Vian propran vidpunkton mi atendas. rideto.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 18:34:46

Vi tute pravas.

Pro tio, oni devas promocii ĝian uzadon en blogoj, lernejoj, ktp, por elimini la antaŭjuĝoj kaj nutri la scivolon de la homoj.

Mi perdis multe da amikoj pro mia Esperanta uzado. Sed ne gravas.

Kaj se en 1922 tion okazis pro la Franca, nun tion okazas pro la Angla, kaj nun la situacio estas pli grava, mi kredas.

Mi havas fotologon. Mi kredas ke tio ne funkcias por promocii la lingvon kaj ke mi ne progresas, aŭ ke mi progresas tre malmulte, en mia laboro, sed mi provadas. Mi skribas kune kun la Hispana.

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 06:20:46

Meŝig:La uzo de Esperanto estas solvo al multaj problemoj de la internacia komunikado. Tio ŝajnas al mi esti fakto. Kial do tiu uzo ne estas tiel disvastigata? Historio iom klarigas tion, kaj kelkaj aliaj kialoj ŝajnas al mi supozeblajn, sed tiu fakto mi ankoraŭ trovas mistere kaj via vidpunkto interesas min. Jen kelkaj ideoj:
....
Jes. Vi pravas. Sed mi pensas, ke ankaŭ esperantistoj parte kulpas pri ne sufiĉa vastigo de Esperanto. La unua demando, kiun mi aŭdas, estas: Kie oni uzas tiun lingvon? Do homoj ne vidas praktikan utilon de ĝi. Sed se ne estas praktika utilo, kial mi perdu tempon por lerni tiun lingvon?
Ĉiuj ni, krom esti esperantistoj, estas ankaŭ fakuloj en iu ajn praktika sfero: konstruado, produktado, scienco, edukado, agrikulturo k.t.p. Ĉu ni aplikas Esperanton en nia profesio? Ĉefe - ne! Plej ofte kunlaborantoj de esperantisto, eĉ ne scias, ke li estas esperantisto! Kial? Ĉar li timas montri sian esperantistecon, ŝajni stranga, esti primokita. Ĉu vi scias tiujn faktojn?
Certe ne ĉiuj estas tiaj. Sed multaj. En Esperanto Servocentro ni provis siatempe fari liston de esperantistoj kaj iliaj firmaoj, kiuj pretas apliki Esperanton en sia fako. Ankaŭ nun eblas aliĝi. Vidu la rezulton. Estas tre magra!

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 09:47:36

Mikaelo:En Esperanto Servocentro ni provis siatempe fari liston de esperantistoj kaj iliaj firmaoj, kiuj pretas apliki Esperanton en sia fako. Ankaŭ nun eblas aliĝi. Vidu la rezulton. Estas tre magra!
Se mi laborus, mi min subskribus. Sed mi ne povas nun ĉar mi ne laboras, mi studas malgajo.gif

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 01:08:22

Se Esperanto starigos sin en pozicio - preferata ĉefe pro historiaj kaŭzoj - nur "helpanta lingvo" (=pontlingvo), planoj de pligrandigo de ĝia populareco ne funkcios. Ĉar... ne povos. Por homoj pelantaj monon la lingvo estas la sekva por lerni - malprofito de tempo. Kaj mi komprenas ilin. Ili (plimulto da homaro) ne bezonas artefaritajn senutilaĵojn. Manko de bezono por uzi la sekva lingvo estas vera BREMSO por disvastigi E-on.
Kiel ŝanĝi senutileco de Esperanto? Ŝanĝonte pensmanieron. Oni devus konstrui esperantajn civitojn. Ne por ni. Por ni ĉi tio estus tro malfrue, malnatura. Eĉ ne por adoleskantoj en britaj lernejoj. Tuta espero en infanoj. Ĝuste Esperanto povus esti ŝanco por infanoj ekz. el povraj familioj aŭ la orfigitaj. Se mi vidus tiu agado de UEA, tiam mi komprenus aspirojn de la asocio por ricevi Nobel-premio pri paco. En Barato kaj Sudameriko estas organizataj lernejoj por povraj infanoj ekz. idoj de prostituistinoj, sen perspektivoj de digna vivo. Ili ricevas eĉ supera edukiteco. Sed kondiĉe ke membroj de familio ĝis fino de edukado reduktos kontaktojn kun siaj idoj. Mi ne konsentas ke tiuj aferoj ne estas por geesperantistoj, sed ekskluzive por ekz. UNICEF kaj katolikaj organizoj. Tiaj esperantaj lernejoj helpus la movadon iĝi ion pli ol Klubo de Filatelistoj.
Kaj ne temas pri fama utopia "finvenko"... Nunaj tempoj superkreskas ĉi ĉion kion volis gajni pere de Esperanto Zamenhof. Serĉu ni inspirojn ĉie - ne nur en verkoj de la doktoro. Mi garantias bonan rezulton.

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 18:48:48

Mi pensas ke tiu afero pri lingvodisvastigo kaj lingvouzado disvolvas malrapide, kaj laŭ mi la tempo estas la plej granda barilo. Esperanto estas relative juna kompare al ĉiuj aliaj lingvoj. Latino ĵus mortis. Oni ne povas atendi multe pli granda efiko ol tiu kiu UEA kaj aliaj organoj jam ekhavis per malfacila laboro dum jarcento, pri Esperanto.

Multaj ekkonas pri Esperanto kaj ne plu interesiĝas pri ĝi. Kion Kabe faris... Kabeantoj estas problemo por esperanto-movado. Kaj tiu subpremo de la angla ankaŭ malfaciligas aferojn por Esperanto. Pro tio mi pensas ke pliaj personoj devus ne nur interesiĝi pri Esperanto sed ankaŭ labori por ĝi. Tion mi planas fari estonte, tuj mi tenas pli bone la lingvon por ekverki, kaj tempon por labori pri Esperanto.

draklight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 19:50:57

Ĝuste. Oni devus lernigi tiun lingvon al infanoj en la lernejoj, estas vera. Ĉiaokaze pleje necesas ke ni informu homojn pri ĝin. Ekzemple, mi iam priparolis Esperanton al maljuna Angla virino.
Ŝi diris unue: "Esperanto? Sed, estas malfacila lingvo, ne...?"
Evidente ne. Vera fakto: eksperimento pri la tempo kiu necesiĝas por bone paroli iun lingvon, rezultas tiel:
Por iu francano, lerni Anglan Lingvon 1500 horoj=Germanan 2000 horoj = Italan 1000 horoj = Esperantan...
150 horoj.

Cetere, oni diros ke mi estas kontraŭusonulo. Sed tamen. Mi opinias ke Usono faras nenion por Esperanto.
Evidente mi ne parolas pri la usonanoj. Mi pensas pri la potencaj firmaoj.
Loĝike, por konservi iliajn povojn, estas preferinda ke nenio ŝanĝas. Kaj ili havas monon, ili do povas bremsi ŝanĝojn.
Politikuloj amas monon.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 21:16:27

Esperanto estas pontlingvo. Eble ĝi povos montri sian valoron en internaciaj eventoj aŭ organizoj, ekzemple en servoj pri interpretado komprizite de Esperantistaj voluntuloj.

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 03:30:38

Esperanto estas TRO efika por esti akceptita. Tia maljustaĵo ofte okazas al aferoj bonaj kaj raciaj. Armeo de tradukistoj ne permesos eksigi ilin. Tradukado estas granda merkato, neefikeco kaŭzas grandajn monajn fluojn, tio estas profite por tiuj kiuj okupis tiun lokon.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 09:22:27

Saluton,

Mi invitas vin aŭskulti la RV130 de radio verda (http://radioverda.com/)

En tiu podkasto, temas pri ekspertizaĵo de homoj kiu konas la esperanton, dum la UK en 2007 kaj 2008.

Iu simple demandis "kie okazas la Esperanton kongreson" en la anglan en Yokohamo kaj Rotterdamo, al loĝantoj de la urbo, surstrate. Mirinde li trovis tre malmulte da homoj kiu eĉ sciis ke esperanto estas lingvo!

Estas tre surpriza por mi, ke homoj eĉ ne konas Esperanton. Mi, persone, aŭdis plurfoje pri ĝi dum mia vivo (en gimnasio, legante libro pri Jules Verne, sekvante komputila kurseto kun esperantista instruisto, ktp...)

Mi simple ne kredas ke tiuj homoj neniam aŭdis pri ĝin. Mi pensas ke li simple forgesis ĝin, ĉar ĝi ne interesis ilin aŭ ili pensis ke estas stultaĵo.

Kio vi pensas?

ĝis,

Reen al la supro