Al la enhavo

Slava interlingvao

de nikko, 2008-decembro-15

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-15 08:32:22

Kiam mi lernis slovion mi ankaŭ eltrovis alian projekton de interslava lingvo. Slovio estas skemeca, sed tiu estas natureca. Havas ĝi principon de interlingvao kaj havas ĉiujn komunajn trajtojn de slavaj lingvoj. Laŭ mia gusto estas bela lingvo, malsame al amuza, tamen aĉe sonanta Slovio.

Gustumu:

http://steen.free.fr/slovianski/index.html

P.S. Plia bonaĵo de projekto estas libereco. Slovio estas kopirajtita, Slovianski laŭ mia scio estas malferma projekto rideto.gif

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-15 10:48:38

Interese, dankon por la ligilo, nikko!

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-15 11:07:01

Sloviankskio estas bona laŭ mia vidpunkto.

Mi ŝatas tiu ĉi lingvon, ĉar ĝi estas komprenebla kaj ĝi sonas bele.

Mi ankaŭ ŝatas, ke estas elektoj de gramatiko por lernantoj de la lingvo, ekz. Slovianski-P kaj Slovianski-N.

Bonvolu korekti tiun ĉi por mi, se mi havas erarojn.

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-15 14:13:25

Miopinie, Slovianskio estas tia lingvo, kiu "kaŝas" en ĉiuj slavaj lingvoj, kaj oni nur devas malkovri ĝin. Onidire, Slovianskio estas "slava Interlingvao", sed estas iuj distingoj.

Unue, slavaj lingvoj estas pli proksimaj inter si ol tiuj lingvoj el kiuj Interlingvao estis farita.

Due, kvankam estas iniciinto del projekto, Jan van Steenbergen, kiu donis unuaj ideoj kaj skribis unuaj tekstoj kaj gramatiko, sed fakte plejparte Slovianskio estas kolektiva projekto, nuntempe ĝi evoluas preskaŭ nature. Iu ajn povas influi ĝin nuntempe, sed en tre malvastaj limoj. Tiuj limoj estas ekzistaj slavaj lingvoj. Neniu povas elpensi ion neekzistan en slavaj lingvoj ekzistantaj.

Kreado de Slovianskio estas ia esplorado, sed tute ne elpensado.

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-15 14:32:25

Do kiam kreiĝos Slovianskia temo ĉe ĉi tiu forumo?

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-15 18:28:54

Ĉu ĉi tiu temo ne estas sufiĉe slovianska? rideto.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-16 14:30:28

Mi celis apartan fadenujon, kian jam dekaj lingvoj havas.

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 12:26:48

bumpo!!!

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 17:43:37

La parolantoj de slavaj lingvoj tro malmultas por ke slava interlingvo iĝu unviversala, kompare kun parolantoj de latinidaj (ĉirkaŭ unu biliono)...
Plue, la slava vortprovizo tute malintercias kompare kun la latina...

Oĉen' ĵal'!...

(Nur post kiam Rusio iĝos Romio...)

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 17:50:27

Senegaùlo:La parolantoj de slavaj lingvoj tro malmultas por ke slava interlingvo iĝu unviversala, kompare kun parolantoj de latinidaj
Eble, sed neniu parolis ĉi tie pri universaligo de tiu lingvo... Nur pri tiu lingvo kiel interslava ilo...

Ankaŭ, ne estas sufiĉe bona kialo tio, ke lingvo estas deveninta el la latina, por esti universaliginda.

Amike,

Daniel.

Reen al la supro