Ku rupapuro rw'ibirimwo

mi volas praktiki la hispanan lingvon

ca, kivuye

Ubutumwa 3

ururimi: Esperanto

andy919 (Kwerekana umwidondoro) 5 Nyakanga 2009 02:03:58

Saluton!

Mi estas usonano, kaj mi lernas la hispanan lingvon jam de multaj jaroj. Bedaŭrinde, pro la lernado kaj ofta uzado de esperanto, mi jam forgesis multe la hispanan lingvon.

Ĉu estas iu hispanlingvano kiu povus helpi min? Se vi volas praktiki esperanton aŭ la anglan, mi povus helpi vin ankaŭ.

Mi preferus vid-babili per Skajpo. Trovu kaj aldonu min - andy91989.

Dankon, kaj ĝis baldaŭ!

novatago (Kwerekana umwidondoro) 5 Nyakanga 2009 08:48:52

andy919:Bedaŭrinde, pro la lernado kaj ofta uzado de esperanto, mi jam forgesis multe la hispanan lingvon.
Ne kulpigu Esperanton (nek Kanadon lango.gif) pri tio. Mi jam legis antaŭe pri ĉu Esperanto malhelpas lerni la hispanan aŭ la francan kaj mi dirus ke tio ne estas vero.

Je via kazo nur kulpas la nesufiĉan uzadon de la hispanan lingvon. Kompreneble, helpas forgeson, paroli pli ofte alian nedenaskan lingvon. Sed lerni Esperanton ne kulpas. Lingvoj necesas tempon kaj praktikon por resti mense.

Aliaflanke, mi ŝatus helpi vin sed momente mi nur povas konsili al vi, legi hispanajn tekstojn aŭ vidi haspanajn filmojn. Ĝi helpos multe al vi.

Ĝis, Novatago.

Sellac (Kwerekana umwidondoro) 30 Gitugutu 2009 17:41:51

saluton! mi estas el salvadoro (meza ameriko) kaj mia gepatra lingvo estas la hispana, mi povus helpi vin se vi volas!

ĝis!

andy919:Saluton!

Mi estas usonano, kaj mi lernas la hispanan lingvon jam de multaj jaroj. Bedaŭrinde, pro la lernado kaj ofta uzado de esperanto, mi jam forgesis multe la hispanan lingvon.

Ĉu estas iu hispanlingvano kiu povus helpi min? Se vi volas praktiki esperanton aŭ la anglan, mi povus helpi vin ankaŭ.

Mi preferus vid-babili per Skajpo. Trovu kaj aldonu min - andy91989.

Dankon, kaj ĝis baldaŭ!
sal.gif

Subira ku ntango