Ku rupapuro rw'ibirimwo

nova uzulo kun demandoj

ca, kivuye

Ubutumwa 10

ururimi: Esperanto

annadahlqvist (Kwerekana umwidondoro) 24 Ntwarante 2007 03:33:36

Saluton ĉiuj esperantistoj!

mi estas nova uzulo de lernu! Mi pensas ke lernu! estas multebona, unu semajno kaj mi povas scribi en forumo! (kun multaj de eraroj... kaj uzas la vortaron pro ĉiuj vorto preskaŭ).

Mi volas demandi, dum kiom da tempo estis vi lerni esperanto? Kiom da tempo antaŭ oni povi uzas bone? Kaj kiel vi uzas la lengua en vivo?

Ĉevalo (Kwerekana umwidondoro) 24 Ntwarante 2007 04:30:33

Jes, lernu! estas bonega lernilo. Mi lernis E-on antaŭ multe da jaroj pere de koresponda kurso. En tiu tempo ne jam estis Interreto, kaj mi longe atendis respondon de ĉiu el 20 lecionoj. Por bone uzi E-on necesas praktiko kaj ĉiutaga lerno de novaj vortoj. Mi uzas la lingvon por scii kiel oni vivas en diversaj landoj.

RiotNrrd (Kwerekana umwidondoro) 24 Ntwarante 2007 04:34:04

annadahlqvist:Mi volas demandi, dum kiom da tempo estis vi lerni esperanto? Kiom da tempo antaŭ oni povi uzas bone? Kaj kiel vi uzas la lengua en vivo?
Estas progresado. Mi povis legi novaĵajn artikolojn post eble du semajnoj (kun vortaro). Estis eble unu aŭ du monatoj antaŭ mi ekskribis en la forumo. Estis ses monatoj antaŭ mi ekskribis mian blogon (http://ttt.usono.net).

Komence, mi faris multajn erarojn. MULTAJN. Sed, ju pli mi skribis, des pli bone mi iĝis. Sed, mi ankoraŭ faras erarojn. Kiel mi diris - estas progresado.

Belapo (Kwerekana umwidondoro) 28 Ntwarante 2007 13:08:51

Mi ankaŭ post eble unu semajno povis Esperanton skribi, sed mi devas la vortaron kelfoje usi. Mi nun dum du semanjoj povas Esperanton scribi. Lernu! estas tre bone. Mi neniam tiel rapide lingvon lernis antaŭ nun. Mi dum unu jaro provis latino lerni, sed mi nun ne povas skribi, nur lesi.

kinghajj (Kwerekana umwidondoro) 28 Ntwarante 2007 19:46:43

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ kvar aŭ kvin jaroj. Mi kelkfoje recenzas la gramatikon kaj vortojn. Esperanto ne estas tre malfacila; tamen, mi pensas, ke la plej malfacila de la gramatiko estas la prepozicoj. Por angluloj, la prepozicoj povas diferenci grande. "Je" estas la precipe malfacila.

Tamen, eĉ mi studis Esperanton dum kvar jaroj, mi ankoraŭ uzas vortarojn. okulumo.gif

hoplo (Kwerekana umwidondoro) 28 Ntwarante 2007 20:17:34

Mi komencis antaŭ 7 semajnoj lerni Eon kun la brazilan kurson. Mi faris ankaŭ kursojn en lernu.net kaj mi lernas novajn vortojn. Mi povas legi kaj skribi E-on, sed mi ne havas la eblon por paroli E-on. Aliajn lingvojn mi lernis por paroli, ŝajne mi lernis Eon por skribi kaj legi...
Mi pensas ke Esperanto estas facila, sed ne nur facila. Ekzistas multaj vortoj similaj kaj pluaj ebloj por konstrui sin.

Terurĉjo (Kwerekana umwidondoro) 28 Ntwarante 2007 22:28:13

Ĉu vi ne forgesis, ke mi estas malica (malbonkora), kvankam mola, blanka kaj lanuga?
annadahlqvist:Saluton al ĉiuj esperantistoj!

Mi estas nova uzanto de lernu! Mi pensas ke lernu! estas multebona, unu semajno (pasis) kaj mi povas scribi en forumo! (kun multaj eraroj... kaj uzas la vortaron por ĉiuj vortoj preskaŭ).

Mi volas demandi, kiom da tempo vi lernas Esperanton? Post kiom da tempo oni povas uzi ĝin bone? Kaj kiel vi uzas la lingvon en la vivo?
Saluton, Anna! Mi pardonpetas pro mia korektado de via mesaĝo. Sen ofendoj, bone? Nur por lernado, progresado kaj perfektiĝo!
Mi mem ne estas spertulo kaj uzas la lingvon nun por korespondadi tie ĉi. Mi multe interesiĝas pri belaj virinoj, kiuj loĝas kune kun Mendacapote en Venezuelo, pri moderna muziko, pri aliplanedanoj kaj ĉu Jesuo havis la fratojn.
Sukcesojn!
Amike, mole kaj blanke, Terurĉjo.

manu_fr (Kwerekana umwidondoro) 29 Ntwarante 2007 06:23:54

annadahlqvist:
Vi pli bone lernu la anglan...mi konsilus !
Kompreneble ne taŭgas por vi, kiu estas angldevena : lernu la ĉinan ! sal.gif

Thehouse (Kwerekana umwidondoro) 29 Ntwarante 2007 23:14:40

Mi studis Esperanto por dudek du tagoj. ĉiutaga me studis por unu horo. Mi ne povas paroli aŭ aŭdi Esperanto. Tamen mi povas legi facila librojn malrapide. Sed mi estis tre malbona je lingvoj. Post me lernis Esperanto, me volas lerni alia lingvo. Eble Hispana.

RiotNrrd (Kwerekana umwidondoro) 30 Ntwarante 2007 04:15:16

Thehouse:Mi ne povas paroli aŭ aŭdi Esperanto...
Se vi volas aŭdi esperanton, vi povas, ĉe Radio Verda. Arono kaj Karlina parolas tre klare, kaj estas tre aŭdinda por familiariĝi kun kiel esperanto sonas.

Subira ku ntango