Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-31 12:25:43

postmorte ( post + morte) = kiam vivulo ne plu vivas.

La spiritista doktrino predikas, ke oni vivas postmorte.

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-julio-31 15:40:44

maldankon (mal + dankon) = Esprimi, ke oni ricevis de iu malbonon kaj malŝatis tiun aferon.

Maldankon! Tiu ĉi semaforo ĵus ruĝiĝis!

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-31 16:03:37

fleksebla (fleks/i + ebla) = Tia, ke ĝi povas esti fleksata.

Fleksebla talio de knabino.

Серёга (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 15:34:40

nevendeblaĵo, tre rara aĵo kaj por kelkaj iuj eĉ tiu ĉi signifas ion neestantan.

Vera amo estas nevendeblaĵo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-02 16:13:16

mezurebla ( mezur/i + ebla) = Tia , ke oni povas ĝin mezuri.

Amaso de miaj stultaĵoj estas malfacile mezurebla.

Серёга (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-03 09:10:10

A-amaso: multo da a-vortoj pro iu.

Bonan aamason al vi: esti cxiam bela, bonega, gaja, gxoja, luksa, pompa, superba, brila, felicxa!

Vinisus (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-03 13:41:57

mallonge (mal + longe) = havanta malgrandan daŭron.

Lia ĉagreno mallonge daŭris

Серёга (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-03 18:38:51

sub-substanco. Tio povas esti aŭ surfundaĵo aŭ eĉ bazo de ia aro da substancoj.

Subsubstanco de unu aro da farboj estas akrila gudro.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-03 20:04:58

malalta( mal + alta) = Ne atinganta la ordinaran nivelon.

La akvo en la baseno estas malalta.

cFlat7 (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-04 01:37:26

[Rigardu arkivon por nia ludo:]

https://workflowy.com/s/XWc9VMXN4j

Reen al la supro