Mergi la conținut

Aspekto de la nova lernu!

de Jev, 22 iunie 2006

Contribuții/Mesaje: 18

Limbă: Esperanto

wulfgang (Arată profil) 30 iulie 2006, 20:19:43

La nova lernu estas pli kompakta ol la malnova. Tio estas bona. Ankaŭ bone estas, ke nova lernu ne uzas framoj.

Sed, me pensas, ke nova lernu ankoraŭ havas kelkajn eraroj. Tio estas ŝanĝinda.

Jev (Arată profil) 30 iulie 2006, 20:59:28

wulfgang:Sed, me pensas, ke nova lernu ankoraŭ havas kelkajn eraroj. Tio estas ŝanĝinda.
Dankon pro via komento! Estus bone, se ni pridiskutus ĉiujn erarojn en la forumoj. Skribu pri ĉiuj cimoj kaj eraroj, kiujn vi rimarkis aŭ rimarkos.

wulfgang (Arată profil) 30 iulie 2006, 21:33:29

Mi provas.

La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.

Jev (Arată profil) 30 iulie 2006, 21:43:40

wulfgang:Mi provas. La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.
Tio jam ne estas aspekto, do eble pri tio ni diskutu en alia temo. Mi kreos apartan temon pri tio.

Siriam (Arată profil) 5 august 2006, 16:02:50

Saluton,

la vortaro estas iomete ŝanĝita: en la malnova lernu, la listo estas pli granda. Eksemplo, pri "domo", en la malnova vortaro, oni trovis ankaŭ "hejme", kaj mi trovis ke ĝi estis bonege.

Urho (Arată profil) 10 august 2006, 07:17:42

Siriam:la vortaro estas iomete ŝanĝita: en la malnova lernu, la listo estas pli granda. Eksemplo, pri "domo", en la malnova vortaro, oni trovis ankaŭ "hejme", kaj mi trovis ke ĝi estis bonege.
Mi kredas, ke la nombro da vortoj en la vortaroj iom post iom pliiĝas kaj pliboniĝas; ĉiu de ni ja scias, ke tio (aldoni vortojn al la vortaroj) estas tre malrapida agado ... Laŭ mi Vi povas proponi kaj komenti la vortojn ĉe via paĝaro (uzu butonon "Ĉu vi havos komentojn pri tiu ĉi paĝo?" sube en ĉiu paĝo).

Gaabor (Arată profil) 10 august 2006, 19:58:52

malgajo.gif La malnova lernu pli plaĉis al mi, ol la nova . Estis pli rapide kaj pli simple uzebla.

Gábor

Jev (Arată profil) 10 august 2006, 21:32:09

Gaabor:La malnova lernu pli plaĉis al mi, ol la nova . Estis pli rapide kaj pli simple uzebla.
Dankon pro via komento. Ĉu la nova paĝaro malrapide funkcias por vi? Se jes, skribu pri tio pli detale. Kiam vi venas al nova paĝo, ĉu rapide aperas la grafikaĵoj? Ĉu la ĉefa menuo rapide iĝas uzebla kaj alklakebla?

Ĉu nun la paĝaro estas komplika por vi? Ĉu eble vi simple tro alkutimiĝis al la malnova? Kio iĝis pli komplika laŭ via opinio?

Înapoi mai sus